Home > Aliaj > Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO

La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro.

La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem kaj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la elektado de nova Estraro por la mandato 2020-2021, planita dum IJK 2020 en Someren, Nederlando.

Rajtas membri en la komisiono:

  • Komitatanoj de TEJO;
  • Komisiitoj de TEJO;
  • Eksaj estraranoj de TEJO;
  • Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas grave kontribui al la laboro de la komisiono.

Ne rajtas membri en la komisiono ajna kandidato al nova estraro.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al gxen-sek[ĉe]tejo.org kaj tejo-komitato[ĉe]googlegroups.com ĝis la 6-a de oktobro kun mallonga priskribo de vi mem kaj motiviga letero. Ĉiuj formale taŭgaj kandidatoj estos aparte elektitaj de la Komitato de TEJO.

La Komitato okazigos retan voĉdonon, por kiu necesas unue kolekti kandidatiĝojn. Laŭreglamente, ekzistas suba limo (2 membroj) por ke la laboro de la komisiono ekvalidu. Male, ne ekzistas supra limo. Ĉiuj kandidatoj aparte aprobitaj de unuopa voĉdono (ne komuna) de la Komitato fariĝos membroj de la Elekta Komisiono 2019-2020. La voĉdonoj ekos samtempe por ĉiuj kandidatoj, kaj la laboro de la Elekta Komisiono komencos tuj post la anonco de la rezultoj. 

One Comment, RSS

  • dsafa11

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 29- 29UTC Septembro 2019 at 17:07

    Film, ale je to špatná kopie!
    aktualizujte 2019
    Skvělý filmový film Zde je stránka, kde jsem ji sledoval,
    >>
    NEWFILM21,COM

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.