Home > Eventoj > 1-a Filipina Junulara Kongreso en Quezon
23 Aprilo, 2020
08:00
Quezon City, Filipinoj

Ĉu vi iam vizitis Filipinojn, eble por ferii ĉe plaĝoj sub tropika klimato? Por renkonti mojosajn homojn? Por esperantumi? Se la respondo estas “ankoraŭ ne”, jen via perfekta ŝanco ŝanĝi tiun respondon!

La historia 1-a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto (FJK) okazos de la 23-a ĝis la 26-a de aprilo 2020 en la urbo Quezon, Metro Manila, Filipinoj.

La kongreso okazos en la Universitato de Filipinoj-Diliman, la ĉefa ŝtata universitato de la lando, kie ĉiuj ĝuos grandan kaj verdan terenon kun paca kaj sekura etoso ekster la urbocentro. Tie, eblos trankvile promeni, ekzerciĝi, bickli, eĉ sidiĝi kaj legi librojn sub grandaj arboj.

Per bunta programo kun ekskurso, vi havos ŝancojn konatiĝi kun la filipina Esperanto-komunumo kaj profundigi viajn konojn pri la riĉa kultura diverseco kaj la historio de la lando. 

Ni invitas junajn esperantistojn de aliaj landoj partopreni kaj diversigi la partoprenantaron. Ni ankaŭ bonvenigas aktivulojn kaj membrojn de TEJO kaj de aliaj junularaj organizoj, kiuj ŝatus okazigi programerojn por profitigi la partoprenantojn!

Profitu de la plej malaltaj kotizoj aliĝante en la unua aliĝperiodo, kiu daŭros ĝis la 27a de januaro! Nun por junuloj ĝis 35-jaraj la kotizoj kostas nur €25 (por bakalaŭraj kaj gimnaziaj studentoj) aŭ €30 (por laboristoj ktp.) plus €7 por la ekskurso. La aliĝkotizoj ne inkluzivas manĝojn kaj loĝadon.

Pli da informoj, inkluzive de la aliĝilo, troveblas ĉe http://fjk.up-esperas.org. Nia eventa paĝo estas 1-a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto.

Kontaktu la Lokan Kongresan Komitaton (LKK) pri ĉio ajn per peyc2020@gmail.com