Home > Eventoj > IJF 2019 en Rimini Viserbella, Italio
17 Aprilo, 2019
12:00
Rimini Viserbella, Emilia-Romagna, Italio

La 43-a IJF – Internacia Junulara Festivalo 2019 okazos en Rimini Viserbella (Emilia-Romagna, Italio) de la 17-a ĝis la 23-a de aprilo.

La Festivalejo elektita por la ĉi-jara evento situas ĉe la maro, en loko konata en la tuta mondo pro la bunta oferto je amuziĝo, bongustaĵoj, profesieco en la servado de turistoj kaj mirinde varma akceptado.

Aliĝilo: bit.ly/IJF2019

Por kontribui al la programo: https://t2m.io/ASWW6EN1

Vi povas ankaŭ partopreni senpage pere de la IEJ-GEJ-PEJ-interŝanĝprogramo! Kondiĉoj: iĝu membro de GEJ kaj ofertu surlokan helpon al la organizantoj. Necesas ĉeesti la tutan eventon, sed ne estos devigaj kunsidoj surloke. La subvencio kovras partoprenkotizon, ĉiujn tranoktojn kaj manĝojn. GEJ ankaŭ aparte ofertas subvenciojn por vojaĝkostoj. Kandidatiĝu ĉe konstanze@tejo.org ĝis la 1-a de marto 2019.

Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi dum IJF laŭ la KER-niveloj? KER-ekzamenoj okazos la 20-an de aprilo. Aliĝu tuj! https://edukado.net/ekzamenoj/ker/ijf2019