Home > Eventoj > KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Schwerte, Germanio
22 Oktobro, 2021
19:00
Schwerte, Germanio

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 28-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso!

KEKSO okazos ekde la vespero de vendredo, 22-an de oktobro 2021, ĝis la matenmanĝo de lundo, 24-an de oktobro en Schwerte (mez-okcidenta Germanio). Bonvolu alveni testitaj, vakcinitaj aŭ resaniĝintaj; pri pliaj detaloj ni daŭre informados vin.

KEKSO estas aranĝo taŭga por komencantoj kaj malferma al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de GEJ. Atendos vin bunta programo kun lingvokursoj, trejnadoj kaj spontaneaj ekskursoj.

Kostoj por partoprenontoj, kiuj por la unuan fojon partoprenos al esperanta aranĝo: SENPAGE!
Kostoj por partoprenontoj el eksterlando: SENPAGE!
Kostoj por membroj de GEJ: 30€
Kostoj por nemembroj de GEJ: 45€

La kotizoj inkluzivas tranoktadon en la gastejo “Naturfreundehaus Schwerte“ kaj ĉiujn manĝojn dum la semajnfino.

Aliĝu jam ekde nun!

Oficiala retejo