Home > Eventoj > Tendumado kun la Verdaj Skoltoj en Belgio
11 Aŭgusto, 2022
12:00
Moustier-sur-Sambre, Belgio

Tendumado 11-20 aŭgusto 2022, Moustier-sur-Sambre, Belgio
Oficiala retejo

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-20 jaruloj. Pli da informo pri nia grupo ĉi tie.

  • vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
  • vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
  • vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.

Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.

Tri grupoj, tri programoj

8-11 jaruloj, la Lupidoj. Dama kaj Korsako gvidos ilin. Ili estos maksimume 14.
12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Abelo kaj Orcino. Maksimume 20.
17-20 jaruloj, la Pioniroj. Ili mem organizos kaj zorgos.

La tri grupoj estos je la sama herbejo. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propan etoson kaj programon. La Lupidoj malkovros la ĝangalon kun Moŭgli. La Esploristoj , mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia suprizo!). La Roveroj faros tion kion ili decidis kaj preparis.

Pliaj informoj kaj aliĝilo en la oficiala retejo de la evento!