Home > Aktualaĵoj > Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO

La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 EUR po trejnado) kaj malferma al homoj el la tuta mondo.

Kia estos la trejnado?

Ĝi okazos per la platformo Zoom, kun daŭro de minimume unu horo. Male ol prelegoj, en kiuj nur unu homo parolas kaj la aliaj aŭskultas, trejnadoj estas interagaj sesioj en kiuj oni instruas pri praktitkaj temoj (vidu sube la tabelon, kiu montras pli da detaloj pri tio). Vi povas proponi trejnadon pri ajna temo, sed ni preparis liston de temoj kiel sugesto. La trejnadmaterialo produktita de vi eventuale povus esti afiŝita en la jutuba kanalo de TEJO aŭ en la TEJO-akademio.

La listo de sugestitaj temoj estas:

  • Mastrumado de projektoj;
  • Eksteraj/publikaj rilatoj;
  • Kreado de edukaj materialoj;
  • Registrado de video kaj sono;
  • Redaktado kaj muntado de video kaj sono;
  • Disvolviĝa psikologio, psikologiaj tipoj;
  • Publika parolado;
  • Teama laboro;
  • Uzado de genera AI;

Se vi interesiĝas, plenumu la jenan formularon ĝis la 15-a de septembro.

Trejnado vs Tradicia edukado

AspektoTrejnado por plenkreskuloj (Andragogio)Tradicia edukado kaj prelegoj (Pedagogio)
MotivadoInterna (profesia kresko, persona intereso)Ekstera (ekzamenoj, notoj)
Rolo de la partoprenantoAktiva, kontribuas per spertojPasiva, ĉefe aŭskultas
Enhava aliroPraktika, tuj aplikebla en laboroTeoria
MetodojDiskutoj, kazesploroj, simuladojPrelego, notoj, ripeto
FokusoSolvado de realaj problemojKompreno de faktoj kaj konceptoj
SpertojUzataj kiel rimedoj por lerniMalofte konsiderataj
FlekseblecoAlta, adaptita al bezonoj de plenkreskulojMalalta, sekvas fiksitan programon

3 Comments, RSS

  • Héritier BARASEBANYA

    dit le:
    Sunday 31 August 2025 à 20:00

    Saluton!
    Mi proponas mian temon : Registrado de video kaj sono.

  • Héritier BARASEBANYA

    dit le:
    Sunday 31 August 2025 à 20:01

    Mi proponas mian temon Registrado de video kaj sono.

  • Leandro

    dit le:
    Sunday 31 August 2025 à 21:54

    Kia bela iniciato! Gratulon!

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.