La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Esperanto

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis oficiale adoptita antaĆ­ 73 jaroj, la 10-an de decembro 1948.
Okaze de ĝia datreveno, TEJO petis al homoj de la tuta mondo legi la 30 artikolojn de la deklaracio – en Esperanto.

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas dokumento de Unuiĝintaj Nacioj kiu agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj homoj. Ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu universale agnoskas homajn rajtojn.
Agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo.

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon: membriĝu en TEJO!

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Artikolo 1

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laƭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 2

Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laĆ­ raso, haĆ­tkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aĆ­ alia opinio, nacia aĆ­ socia deveno, posedaÄ”oj, naskiĝo aĆ­ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aĆ­ internacia pozicio de la lando aĆ­ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aĆ­ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.

Artikolo 3

Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 4

Neniu estu tenata en sklaveco aƭ servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.

Artikolo 5

Neniu suferu torturon aĆ­ kruelan, nehoman aĆ­ sendignigan traktadon aĆ­ punon.

Artikolo 6

Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.

Artikolo 7

Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraƭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraƭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraƭ kia ajn instigo al tia diskriminacio.

Artikolo 8

Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontraƭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laƭ la konstitucio aƭ la leĝoj.

Artikolo 9

Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aĆ­ ekzilon.

Artikolo 10

Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaƭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraƭ li.

Artikolo 11

  1. Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laƭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
  2. Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aƭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laƭ nacia aƭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.

Artikolo 12

Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aƭ korespondadon, nek atakojn kontraƭ sia honoro aƭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraƭ tiaj intervenoj aƭ atakoj.

Artikolo 13

  1. Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn Ɲtato.
  2. Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.

Artikolo 14

  1. Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraƭ persekuto.
  2. Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aƭ pro agoj kontraƭaj al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15

  1. Ĉiu rajtas havi Ɲtatanecon.
  2. Al neniu estu arbitre forprenita la Ɲtataneco, nek rifuzita la rajto Ɲanĝi sian Ɲtatanecon.

Artikolo 16

  1. Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aƭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
  2. Geedziĝo okazu sole laƭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.
  3. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ɯtato.

Artikolo 17

  1. Ĉiu rajtas proprieti havaÄ”on, kaj sola kaj en asociiĝo kun aliaj.
  2. Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.

Artikolo 18

Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon Ɲanĝi sian religion aƭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aƭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.

Artikolo 19

Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Artikolo 20

  1. Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.
  2. Neniu estu devigita aparteni al asocio.

Artikolo 21

  1. Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aƭ rekte aƭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
  2. Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
  3. La volo de la popolo estu la bazo de la aƭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aƭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aƭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.

Artikolo 22

Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ɯtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.

Artikolo 23

  1. Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraƭ senlaboreco.
  2. Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.
  3. Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laƭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
  4. Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.

Artikolo 24

Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.

Artikolo 25

  1. Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraÄ”o, vestaÄ”oj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aĆ­ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
  2. Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aƭ ekster geedzeco, ricevu saman socian protekton.

Artikolo 26

  1. Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaƭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laƭ ties meritoj.
  2. Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aƭ religiaj grupoj, kaj antaƭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
  3. Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.

Artikolo 27

  1. Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
  2. Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aƭ artaj produktaĔoj, kiujn li aƭtoris.

Artikolo 28

Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.

Artikolo 29

  1. Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
  2. En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
  3. Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraƭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 30

Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ɯtato, grupo aƭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aƭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.

La teksto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj disponeblas ĉe la retejo de Unuiĝintaj Nacioj.

2 komentoj pri “La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Esperanto”

  1. Dankon al c^iuj homoj, kiuj legis la universalajn homajn rajtojn! Estas nia devo sciigi tiujn c^i rajtojn al infanoj kaj plenkreskuloj kaj fari c^iun eblon por ke ili estu realigotaj.

Komenti

RetpoƝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top