Home > Aliaj > #HomrajtajHerooj

Venu la kontribuoj al nia kampanjo kun UNITED. Ni metas la plej freŝajn ĉiam plej supre, do revenu de tempo al tempo por legi pri mirindaj homoj.

valdemar

Valdemar, fonto: Vikipedio

Heroo de István Ertl:

Valdemar Langlet estis sveda publikisto kaj Esperantisto. Kun lia edzino, Nina Borovko, li savis multajn judojn de la Holokaǔsto, protektante ilin pere de la sveda ambasadejo en Budapeŝto. Lia metodo inspiris alian heroon Raoul Wallenberg.

janusz_korczak

Janusz Korczak, fonto: Vikipedio

Heroo de Samuel Gaillard:

Janusz Korczak, kuracisto kaj pedagogo, estis vera heroo de la hom-rajtoj. Li estis pola pediatro en Varsovio, kiu mortis pro la nazioj. Dum la unua parto de la XXa jarcento, li antaǔenpuŝis la infan-rajtojn.

avino

Caterina, avino de Manuela Ronco (fonto: Manuel Ronco)

Heroo de Manuela Ronco:

Homo, kiu inspiris min, estas mia avino Caterina. Ŝi estis simpla virino, kun bonkora kaj pacema karaktero, sed forta temperamento. Dum la 70aj jaroj ŝi laboris kun multaj aliaj virinoj en fabriko de konservaĵoj, kies posedantoj ekspluatis ilin, sen oferti la bazajn laboristajn rajtojn. Ŝia malalta edukado ne malhelpis Caterinan esti la motoro de sukcesa laborista batalo. Pro tio ŝi gajnis respekton kaj admiron, sed ankaŭ plurajn kritikojn en la vilaĝo kie ŝi loĝis. Ŝia ekzemplo instruis al mi, ke ĝentileco kaj bonkoreco povas iri kune kun batalemo kaj forto, kaj ke oni ne devas silenti antaŭ la maljustecoj, eĉ kun la risko esti kritikata. Ĝi ankaŭ montris, ke ne nepre necesas esti saĝulo, potenculo aŭ famulo, sed ĉiu povas doni sian kontribuon al mondo pli justa.

Heroo de Lucas Barbosa:

bertha_lutz_1925dewiki

Bertha Lutz (fonto: Vikipedio)

Mia heroino estas la brazila diplomatino Bertha Lutz, al kiu ni ŝuldas la mencion pri intergenra egaleco en la Ĉarto de UN. Laŭ historiaj esploroj, inter la vere malmultaj virinoj, kiuj havis la oportunon ĉeesti la konferencon de Sanfrancisko en 1945, la latinamerikaj estis la plej progresemaj, dum la usonaj kaj britaj tute konstraŭstaris tiajn proponojn. Kaj Bertha gvidis la grupon, kies laboro insistema kaj sindediĉa kreis la bazon por la internacia feminista movado.

Heroo de Klára Ertl:

Mia heroo de homaj rajtoj estas Ryan Hreljac. Kiel 6-jarulo, li ŝokiĝis kiam li lernis en la lernejo ke ne ĉiuj havas puran trinkakvon. Tiu eta infano kolektis sufiĉe da mono por konstrui akvoputon ĉe bazlernejo en Ugando.
Ryan nun aĝas 25 kaj laboras por Ryan’s Well Foundation, kun la celo ebligi al ĉiuj havi puran akvon.

Ni daŭre atendas viajn kontribuojn ĝis la 10-a de decembro, kiu estas la Tago de Homaj Rajtoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.