Home > Aliaj > Intervjuo al Snehaĝa, nova komisiito de TEJO

Snehaĝa estas nova komisiito pri scienco de TEJO! Ni faris kelkajn demandojn por ke vi pli bone konatiĝu kun ŝi!

Kie vi loĝas kaj pri kio vi okupiĝas?
Snehaĝa: Mi loĝas en la urbo Bengaluro en Barato. Mi estas studento de organika ĥemio kaj nuntempe mi okupiĝas pri scienc-komunikado.

Kial vi decidis iĝi komisiito de TEJO pri Scienco?
Snehaĝa: Mia rilato kun TEJO komencis per la reta IJK 2020. La prelego de Frank van Hertrooij pri La Historio de Plantoj, estis  la unua scienca prelego kiun mi aŭskultis en Esperanto kaj tio ne nur ekscitis min sed ankaŭ multajn aliajn kiuj esprimis emon por pli sciencumi per Esperanto kaj tiel la komisiono pri Scienco estis kreita kiel interesgrupo sub la komisiono ESK. Mi jam havas sperton organizi sciencajn eventojn, retajn kaj fizikajn kaj fari  tion en Esperanto pli allogis min kaj mi ĝoje akceptis la postenon de komisiito de TEJO pri Scienco.

Kiuj estas viaj celoj kaj esperoj pri via agado kiel komisiito?
Snehaĝa: Jam ekzistas sciencaj verkoj, lernolibroj kaj ankaŭ organizaĵoj kiuj zorgas pri Scienco en Esperanto. La komisiono pri Scienco de TEJO kunlaboras kun ili kaj kunigos homojn kiuj interesiĝas pri diversaj sciencaj fakoj por ke ili agu laŭ sia studo/profesio en Esperanto. Inter la aktivaĵoj de la komisiono estas organizi sciencan prelegsesion ĉiu monate kaj dum aliaj eventoj.


Ĉu estas iu areo de scienco kiun pli ŝatus vidi aparte disvolviĝinta en Esperanto ?
Snehaĝa: Bazaj sciencoj kaj aplikataj sciencoj ambaŭ estas egale gravaj. La publiko ĝenerale ne taksas la bazajn esplorojn kiel “gravaj”, ĉefe ĉar oni ne povas tuj apliki ilin por plibonigi nian nunan vivon. Tamen, ili ja estas tre valoraj kaj estas fenestroj al nia estonteco. Mi tre ŝatus vidi pli da konversacioj pri bazaj sciencoj en Esperanto.


Kiom grava estas la scienca agado por Esperantujo?
Snehaĝa: Scienco, same kiel Esperanto, ne apartenas al unu specifa grupo de homoj. Ĝi estas por la tuta homaro. Nun ni vivas en la epoko de Interfakaj Esploroj. Forta scienca agado en Esperantujo kreos la platformon kie la sciencistoj povus renkonti, diskuti kaj eĉ kunlabori kun samfakanoj. La amaso de malveraj novaĵoj al kiuj homoj havas aliron nuntempe estas terure granda ol iam ajn en la historio kaj la publiko estas facile misgvidita de tiaj aferoj. La klasikaj ekzemploj pri vakcinado, klimata ŝanĝo estas tre popularaj! Do ni vere bezonas pli da sciencaj konversacioj por ke homoj ne estu misgviditaj! .


Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?
Snehaĝa: 1a Novembro 1956, mia gubernio KARNATAKA en Suda Barato estis “kreita” kaj de tiam, la monato Novembro estas festita kiel KANNADA monato ( la oficiala lingvo de la gubernio). Kadre tiu festado , en 2012, estis kvizo en telividilo kaj la partoprenanto de tiu kvizo estis ne nur verkistino en nia lingvo sed ankaŭ Esperantistino kaj ŝi rakontis pri siaj spertoj de turismado en Meksiko per Esperanto. Tio sonis tre interesa kaj mi notis la nomon de la lingvo sed tiam mi tute ne emis lerni ĝin do, ne notis ŝian nomon! Poste , je fino de 2013, mi tute hazarde komencis lerni per livemocha.net kaj poste per free-esperanto-course.net. Kiun rolon havas Esperanto en via vivo? Mi persone tre ŝatas paroli kun homoj kaj per Esperanto mi povis paroli kun homoj el diversaj fonoj kaj pensmanieroj. Per ĉiu tia konversacio, mi lernas ion novan kaj vidas la aferojn per tute malsama vidpunkto. Krome, la afableco kaj amo de amikoj de diveraj mondpartoj ja estas grandega trezoro!

One Comment, RSS

  • Dieter Rooke

    says on:
    Thursday 31 December 2020 at 13:47

    Kara s-ano Snehagha,
    Ankorau ne ekzistas altnivelaj E- studoj en universitatoj tra la mondo.

    La plej elstara escepto estas UAM en Poznan. Nenie kursfininto akiris postenon post diplomigho .
    IREA provas nuntempe oferti bazajn E- kursojn en Irano ktp.

    Ghenerale nia lingvo servas nur kiel amikeca hobio – sed ne kiel serioza afero

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.