Home > Malfermaj alvokoj > Iĝu komisiito de TEJO pri UNITED

Ekde multaj jaroj, TEJO membras en UNITED por Interkultura Agado (United for Intercultural Action), tuteŭropa junulara reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj por subteno de migrantoj kaj rifuĝintoj, en kiu kunlaboras pli ol 560 organizaĵoj el 48 eŭropaj landoj.

Kiel komisiito pri UNITED vi havas la ŝancon partopreni internaciajn junularajn konferencojn kaj reprezenti TEJO-n tie. Tiel vi povas helpi krei valorajn ligojn inter la Esperanto-movado kaj aliaj sociaj movadoj kiuj batalas kontraŭ pluraj formoj de diskriminacio kaj socia maljusteco. La agado en UNITED ofertas al vi multe da oportunoj por akiri valorajn spertojn kaj ekkoni aktivulojn el diversaj landoj kaj organizaj fonoj. Cetere, ĝi estas facila eblo spertiĝi ankaŭ pri la ĝenerala funkciado de TEJO, kiu do preparas vin por eventuala kandidatiĝo por la estraro.

Se vi ŝatus kandidatiĝi por la posteno de komsiito pri UNITED, bonvolu sendi retpoŝtmesaĝon al ker@tejo.org ĝis la 15-a de novembro 2021.

Trejnado de UNITED pri kontraŭrasisma junulara agado okazos en Budapeŝto de la 22-a ĝis la 27-a de novembro.

Spektu prelegon de Michael Vrazitulis pri la agado de TEJO en UNITED.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.