Home > Aliaj > Iĝu Komitatano B de TEJO

Limdato por komitatanoj B plilongigita! Pro ŝanĝo en la reglamento, la nova limdato por kandidatiĝi kiel komitatano B estas la 1-a de majo.

En majo 2022 komenciĝas nova mandato de la Komitato de TEJO, kaj ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatano B de TEJO de majo 2022 ĝis aprilo 2024. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

Ĉar TEJO fine de 2021 havis 944 individuajn membrojn, eblas elekti ĝis 10 komitatanojn B. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2022 el minimume du landoj

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta, kaj memoru ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 1-an de majo 2022. Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
  • retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj info@tejo.org

Por pliaj informoj, legu la reglamenton.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.