Home > Aliaj > KER-Ekzamenoj dum IJK en Slovakio

Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? 
Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo!

KER-Ekzamenoj en Slovakio

Vi povas ekzameniĝi laŭ la KER-sistemo dum IJK en Slovakio:

KER-Ekzamenoj dum IJK en Slovakio (1-a de aŭgusto 2019)

Se vi interesiĝas, aliĝu antaŭ la 15-a de julio.
La sesio estos nur skriba.

UEA kunlabore kun la hungara ekzamencentro, aneksita al la prestiĝa budapeŝta Universitato Eötvös Loránd jam de 10 jaroj funkciigas ankaŭ Esperanto-ekzamensistemon, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo. En Hungario jare plurmil homoj ekzameniĝas pri Esperanto kaj uzas la akiritan atestilon por havi avantaĝojn en siaj studoj kaj laboro.

Jam estas 2242 personoj el 74 landoj, kiuj sukcese ekzameniĝis. Se vi ne estas inter ili, dum IJF kaj IJK vi havos eblon trapasi la ekzamenojn ĉu skribe, ĉu parole, ĉu ambaŭforme.
TEJO disponigas ankaŭ subvencion por la sukcesintoj.

Ne mistrafu la okazon!
Pliaj informoj pri KER-ekzamenoj ĉe edukado.net
Oficiala retejo de IJK 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.