Home > Aliaj > Kontribuu al tria video pri la kronvirusa krizo

Kontribuu al la tria epizodo de Esperantistoj kaj kronviruso! La limdato por sendi vian videon estas la 19-a de aprilo.

Al nia rakonto pri la kronvirusa krizo partoprenis jam pli ol 50 esperantistoj el pluraj landoj de la mondo kaj ni vere ĝojas daŭrigi la serion. 

En tiu ĉi epizodo, krom pri kiel progresas la situacio en via lando, ni vere ŝatus aŭdi pli detale pri via persona sperto. Personaj rakontoj helpas al homoj tra la mondo lerni de alies spertoj kaj senti sin malpli solaj.

  • Kiel bone kaj interese uzi la tempon hejme? Se vi havas konsilojn, ni vere volas aŭdi ilin!
  • En ĉiu krizo estas oportuno. Ĉu vi lernis ion valoran de tiu sperto?
  • Kiel helpi aliajn homojn dum tiu ĉi situacio?

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Se vi jam kontribuis al la unua kaj al la dua video, vi tute bonvenas kontribui denove!

En la video, diru en kiu lando vi troviĝas. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1 minuto. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video. 

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi. 

  • Vi povas alŝuti vian videon al wetransfer.com kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
  • Vi povas alŝuti la videon al via Google Drive kaj sendi la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
  • Eblas ankaŭ sendi la videon en privata mesaĝo en la konto en Instagram de TEJO @tejoesperanto
  • Vi povas ankaŭ sendi la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org
La limdato por sendi viajn videojn estas la 19-a de aprilo 2020.

La antaŭaj epizodoj de Esperantistoj kaj kronviruso

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.