Home > Aliaj > Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio

Alvoko por amerikanoj: Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la konferencon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Bogoto, Kolombio, inter la 15-a kaj 18-a de julio 2019.

UNOY estas tutmonda reto de packonstruantaj junularaj organizoj – do organizoj, kiuj per sia laboro iel kontribuas al monda paco. Ĉar ankaŭ TEJO povas esti konsiderata tia organizo, ĝi ekde pasintjare membras en UNOY.

La konferenco temos pri tio, kiel inkludi junulojn de la tuta mondo en packonstruado. La temo en la angla: “Leaving No Youth Behind Through Resolution 2250 and Agenda 2030” kaj en la hispana estas “Todos los jóvenes incluidos a través de la Resolución 2250 y la Agenda 2030”.

Vi povas kandidatiĝi se vi aĝas sub 30 kaj regas la anglan aŭ la hispanan kaj loĝas ie ajn en Ameriko. Viaj vojaĝ- kaj partoprenkostoj estos financitaj de UNOY kaj TEJO. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de majo.

Pliaj informoj pri la konferenco kaj aliĝilo

Se vi interesiĝas, bonvolu rapide kandidatiĝi laŭ la supra ligilo kaj informi nin ĉe ana@tejo.org kaj ker@tejo.org

Se vi bezonas helpon por via aliĝilo, vi povas kontakti ana@tejo.org kaj/aŭ tyron@tejo.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.