Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2018-2019)

Kandidatiĝu ĝis la 31-a de marto!


Kadre de la
Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio.

EVS estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

La ideala kandidato:

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi eklaboros en marto aŭ aprilo 2018 dum unu jaro, tamen pli frua aŭ iomete pli mallonga volontulado estas interkonsentebla laŭ niaj ebloj. Vi ricevos volontulajn poŝmonon kaj manĝmonon kadre de EVS, kiu egalas al ĉirkaŭ 300€ monate. Loĝado estos senpaga, aldone al transporto kiu rilatas al la volontulado.

TEJO serĉas minimume du volontulojn por tiu ĉi volontula periodo, do, se vi estas du kandidatoj el malsamaj landoj, kiu pretus volontuli nur kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi kune specifante tion en la motivletero.

Kandidatiĝojn sendu retpoŝte al kandidatigxu@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip dosiero kaj sub titolo laŭ la formato “EVS-2018-alvoko-marto: nomo familia_nomo”:


Ni invitas vin kandidatiĝi ĝis la
15-a de marto, por havi pli da ŝancoj esti elektita. Se taŭgaj kandidatoj ne estos trovitaj, ni plukolektos kandidatiĝojn ĝis la 31-a de marto. Ne maltrafu la ŝancon! Se vi ŝatus volontuli por TEJO ekde posta monato, ne hezitu sendi al ni vian kandidatiĝon eĉ nun.

Grave:
Kadre de la Eŭropa Volontula Servo oni povas akcepti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio, Turkujo).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponas de volontulaj vizoj kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por laborpermeso, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org