Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

IJK 2019 en Slovakio, centoj da Esperantistoj en la koro de Eŭropo

La IJK 2019 – 75-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Slovakio, en la urbo Liptovský Hrádok, de la 28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto 2019.

La IJK 2019 estis semajno de amuziĝo, amikeco, muziko kaj lernado. 231 homoj el 35 landoj kunvenis en la koro de Eŭropo danke al Esperanto. Gratulojn al la organiza teamo por la mirinda laboro kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Jen fotaro en Facebook kun pli ol 290 fotoj de IJK2019.

Kelkaj statistikoj pri IJK 2019

Aliĝis al la evento 291 homoj. Alvenis 231. (Pluraj homoj bedaŭrinde ne sukcesis akiri vizon) 

Landoj: aliĝis 46, venis 35.

La plej multnombra nacio estis Germanio (35 homoj).

La plej aĝa persono aĝis 81 jarojn

La plej juna nur 103 tagojn.

La averaĝa aĝo estis 32. (Mediano, 28,5)

44,5% de la homoj elektis viandajn manĝojn. 

37,5% elektis vegetarajn kaj 18% veganajn. (Do 55,5% de la partoprenintoj ne manĝis viandon). 

Dankon al Žeňa Belková por la statistikoj. 
Fotoj de Ariel Palmer.