Home > Proponoj aktivi > Ni serĉas faciligantojn por seminarioj okazontaj dum IJK en Nederlando

TEJO serĉas faciligantojn por du seminarioj okazontaj dum IJK en Nederlando. 

Specife, ni serĉas 2 faciligantojn por la projekto Lingvoj por Demokratio kaj 2 por la projekto Esplorante Inkluzivon

La limdato por kandidatiĝi estas la 18-a de majo. Legu la detalojn sube.

Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj 

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj’. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de lingvaj rajtoj kaj demokratio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pri homaj rajtoj kaj specife lingvaj rajtoj;
  • Esplori la rolon kaj gravecon de lingvaj rajtoj en plurismaj demokratiaj sistemoj kaj kiel ili povas kontribui al revigligi ilin, precipe rilate al junuloj
  • Produkti politikajn rekomendojn kaj ilaron de edukaj agadoj por junuloj pri lingvaj rajtoj kaj demokratio por esti uzata en la loka nivelo de junularaj organizaĵoj aŭ junuloj.

La seminario okazos de sabato 20-a de aŭgusto (alventago) ĝis vendredo 26-a de aŭgusto (forirotago; sed vi povas foriri ankaŭ poste por partopreni pli en IJK) en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. La labortajoj de seminario estas 21-25 aŭgusto 2022.

Ni serĉas 2 esperantistojn faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj pri tutmonda civitaneco de junuloj kaj inkluzivo;
  • Kun la kapablo labori en esperante.

La 2 faciligantoj:

  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la seminario;
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la seminario al la projekt-teamo, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Estas 5 labortagoj, kun 6-6,5 horoj da livero tage por esti distribuitaj inter la faciligantoj. La faciligantoj estos subtenataj de TEJO-oficisto kaj TEJO-volontulo dum la tuta procezo. Tamen, ili estos la ĉefaj respondeculoj pri la enhavo, dezajnante ĝin kaj liverante ĝin kaj ili havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj de la partoprenantoj kaj siaj propraj kapabloj.

La kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu faciliganto ricevos 600 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la seminario kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la seminario.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la seminarion kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al spyros@tejo.org antaŭ merkredo la 18-an de majo 2022.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj’. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al inkluzivo. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pri inkluzivaj strukturoj kaj politikoj por junularoj, kiel tiuj estos formitaj en la post-pandemia realeco kaj la rolo de junularoj en ili kiel tutmondaj civitanoj;
  • Produkti deklaron de junuloj pri la redifinita rolo de junularo en inkluzivaj sistemoj post-pandemia;
  • Povigi kaj ligi niajn junajn partoprenantojn kun politikofarantoj por ke ili povu iniciati kaj okupiĝi pri politikaj diskutoj kaj disvastigi la rezultojn de la unua agado kaj la deklaracio al la loka, regiona, nacia kaj internacia nivelo.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj produktu deklaracion pri la redifinita rolo de junularoj rilate al inkluzivo kaj tutmonda civitaneco post-pandemio.

La seminario okazos de sabato 20-a de aŭgusto (alventago) ĝis vendredo 26-a de aŭgusto (forirotago; sed vi povas foriri ankaŭ poste por partopreni pli en IJK) en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. La labortajoj de seminario estas 21-25 aŭgusto 2022. 

Ni serĉas 2 esperantistojn faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj pri tutmonda civitaneco de junuloj kaj inkluzivo;
  • Kun la kapablo labori en Esperanto

La 2 faciligantoj:

  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la seminario;
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la seminario al la projekt-teamo, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Estas 4,5 labortagoj, kun 6-6,5 horoj da livero tage por esti distribuitaj inter la faciligantoj. La faciligantoj estos subtenataj de TEJO-oficisto kaj TEJO-volontulo dum la tuta procezo. Tamen, ili estos la ĉefaj respondeculoj pri la enhavo, dezajnante ĝin kaj liverante ĝin kaj ili havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj de la partoprenantoj kaj siaj propraj kapabloj.

La kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu faciliganto ricevos 500 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la seminario kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la seminario.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la seminarion kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al spyros@tejo.org antaŭ merkredo la 18-an de majo 2022.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.


3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.