Home > Intervjuoj > Intervjuo al Michael Boris Mandirola, kandidato al la Komitato de UEA

Michael Boris Mandirola estas unu el la kandidatoj al la Komitato de UEA. Ni faris al li kelkajn demandojn pri lia kandidatiĝo kaj pri la kunlaboro inter TEJO kaj UEA

TEJO: Vi estas juna, kial vi kandidatiĝis en UEA, kaj ne plendediĉas al TEJO? Kial UEA estas grava por TEJO? Ĉu ne estas jam du malsamaj asocioj, sendependaj?
MB: TEJO daŭre estas la junulara sekcio de UEA: ĉiuj individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO estas membroj de UEA kaj ĉiuj junaj membroj de UEA estas membroj de TEJO. Tio signifas ke ĉiuj decidoj kiuj rilatas al membreco (ekzemple la kotizoj) tuŝas same UEA-n kaj TEJO-n. Krome UEA eldonas la revuon de TEJO Kontakto kaj ambaŭ asocioj kunsidejas en la Centra Oficejo en Roterdamo. Do, kvankam TEJO jure memstariĝis, la ligo inter TEJO kaj UEA restas strukture forta.
Preter tiuj ligoj, ni estas parto de sama movado kaj la celoj de UEA estas ankaŭ celoj de TEJO. Estas multaj kampoj en kiuj la kunlaboro povas esti profita laborante en la sama direkto.

Kiujn spertojn, kapablojn akiritajn en TEJO vi povas alporti al UEA?
Miaj ĉefaj agadkampo en la TEJO-Estraro estis eksteraj rilatoj, landa agado kaj aktivula trejnado, do sendube mi havas sperton tiukampe. Tradicie TEJO ankaŭ havas multe pli ampleksan sperton ol UEA rilate al la volontula programo kaj al subvencipetado. Pri ambaŭ temoj, mi rekte okupiĝis dum mia prezidanta mandato, kaj ne nur, kaj mi volas disponigi mian sperton por ke UEA antaŭeniru tiudirekten.
Mi ankaŭ havas konon pri multaj aferoj “deinterne” ol povas havi multaj aliaj aktivuloj: Dum 4 jaroj mi estis observanto de TEJO en la estrara listo de UEA; mi plurfoje estis en la Centra Oficejo en Roterdamo (inkluzive de plursemajna ĉeesta kunlaborado). Mi kunsidis rete kaj persone kun reprezentantoj de la nederlanda kaj de la centra agentejo de Erasmus+. Mi ofte esploris pri nederlanda juro pro la jura memstariĝo de TEJO kaj pro diversaj rilatoj kun la Ĝeneralaj Direktoroj. 
Krome tra TEJO mi aktivis en la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE). Aparte mi havis postenon kiu igis min studviziti kaj pritaksi aliajn neregistarajn organizojn, lerni pli bone pri ilia funkciado kaj do ĉerpi ideojn por nia movado. Ĉi tiuj estas diversaj spertaroj kiuj malfacile troveblas en la komitato, kaj kiuj certe alportos konkretajn ideojn kaj faktan kunlaboron en la laborojn de UEA.

Ĉu la nuna financa krizo en UEA tuŝos TEJO-n?
La financoj de TEJO kaj UEA apartiĝas, do la krizo de UEA ne rekte tuŝas la financojn de TEJO. Tamen, UEA estas kerna partnero por TEJO. Kvankam krizo povas esti oportuno por ŝanĝo, ĝi ankaŭ riskas doni spacon al demagogaj kaj malprogresecaj sintenoj kaj tio estas evitenda, ĉar ili klare damaĝus nian kunlaboron. Gravas por TEJO, kaj por nia tuta movado, ke UEA sukcesu kuraĝe renoviĝi kaj eliri la krizon: pli forta UEA, kiu akiras pli da membroj kaj realigas pli da agadoj, signifas ankaŭ pli fortan TEJO-n kaj inverse.

Kiel vi pensas ke eblas pli konkrete kaj fruktodone kunlabori inter TEJO kaj UEA?
Fruktodona intergeneracia kunlaboro eblas multkampe kaj multnivele, mi nur mencios kelketajn ekzemplojn. En Eksteraj Rilatoj, TEJO kaj UEA jam tre funde kunlaboras sinergie. Ekzemple TEJO jam plurfoje reprezentiĝis tra UEA ĉe UN. Tamen se TEJO baldaŭ akreditiĝos, eblos esti tie kiel pluraj voĉoj kaj aliance aliris la temojn.
En Aktivula Trejnado la trejnistaro de TEJO estas disponebla trejni por kapabligi aktivulojn ankaŭ se ne temas pri gejunuloj. Tio aparte aktualus, se UEA decidus engaĝiĝi en eŭropaj projektoj aŭ se AMO-seminarioj furore revenus. Mi ankaŭ vidas grandegan sinergieblon en Roterdamo, ekzemple pri la volontuloj. UEA kaj TEJO povas havi komunan kunordiganton, interŝanĝi mentorojn, loĝigi homojn en la Volontula Domo aŭ en la apartamento luata de TEJO (kun bonaj financaj sekvoj por ambaŭ).
Alia kunlaborenda kampo estas la Amikoj de Esperanto: indus kaj endus komuna merkatike taŭga plano por ilin kolekti, informadi, varti, inspiradi. Temas pri homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj kies “esperantigo”, ofte estus nia defio… sed estus sensence ke UEA kaj TEJO sendu mesaĝojn aparte kaj senkunlabore. 

Kial homoj voĉdonu por vi?
UEA bezonas ŝanĝojn kaj mi ne timas ilin, kiel mia agado en TEJO bone pruvas. Aliflanke mi havas sufiĉe da sperto pri UEA interne por mem povi iniciati kaj subteni ilin kaj por plifaciligi la kunlaboron kun TEJO, kune kun la novaj komitatanoj A. Krome, mi estas laborema homo kiu partoprenas la laborojn de la Komitato ne nur persone dum la kongresoj, sed ankaŭ rete dum la jaro, male fakte ol granda procento de la Komitato kiu simple malaperas inter la komitatkunsidoj.
Kaj plejgrave, oni voĉdonu. Komitatanoj B estas la reprezentantoj de la individuaj membroj. Gravas do ke la membroj partoprenu, voĉdonu kaj poste kontaktu siajn reprezentantojn por ke ili peru ties voĉon al UEA.

One Comment, RSS

  • Luigia Oberrauch Madella

    says on:
    1 June 2019 at 19:11

    Kara Boris, vi iomete ŝparas la komojn. Ekzemple; “Estas multaj kampoj en kiuj la kunlaboro povas esti profita laborante en la sama direkto.” Zamenhof estus skribinta: “Estas multaj kampoj, en kiuj la kunlaboro povas esti profita laborante en la sama direkto”
    Ĉu oni ne havas la tempon relegi la tekston antaŭ ol publikigi ĝin?.
    Cetere mi bondeziras al vi grandan sukceson.
    Amike,
    Luigia

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.