Home > Proponoj aktivi > Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2021/22

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2021 ĝis la 31-a de aŭgusto 2022. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato kiu ĉi-jare okazos rete, dum julio aŭ aŭgusto.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2021 kaj esti naskiĝinta inter la 1-a de septembro 1986 kaj la 13-a de julio 2003.  

Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, kapablo reagi al urĝaj situacioj, bonaj interkulturaj kaj interhomaj kapabloj, laboremo kaj fleksebleco. 

Por taŭge plenumi siajn funkciojn oni antaŭvidas averaĝan tempodisponon je 15 horojn semajne por la ofichavantoj kaj 10 horojn semajne por la senoficaj estraranoj, kun minimuma disponeblo je 5 horoj semajne. La Estraro kunsidas rete minimume du fojojn monate, kaj laŭnecese kun semajna ritmo. Aldone, la estraranoj partoprenu la kunsidojn de sia(j) fako(j) kaj prefere disponeblu semajnfine kelkfoje jare por plurtagaj (retaj aŭ ĉeestaj) EstrarKunsidoj kaj KomitatKunsidoj.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj la oficoj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj:

Komisionoj: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado-Scienco-Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.
Branĉoj: Adoleska Agado, Egaleco, Moviĝeblo, Universitata Agado.
Respondecoj: Junaj Amikoj, Kontakto kaj Movada Rubriko, Pasporta Servo, Subvencioj. 
Funkcioj: Rilatoj kun UEA, Volontuloj en Roterdamo (surlokaĵoj en Roterdamo, administrado de volontuloj, mentorado)

Kandidato estu preta okupiĝi pri pluraj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de junio 2021 kun viaj vivresumo, motiviĝa letero kaj klara eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj kiujn la kandidato pretus transpreni en la Estraro. 

La Elekta Komisiono ektraktos la ricevitajn kandidatiĝojn la 15-an de junio, tial ni rekomendas prefere sendi sian kandidatiĝon ĝis tiu dato. 

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel ke ni mem povu kontakti la potencialan kandidaton.

La Elekta Komisiono:
Charlotte BURTON
Michael Boris MANDIROLA
Vít Guiglielmo MIŠUREC
Tamiris MACIEL QUEIROZ

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.