Home > Aktualaĵoj > Centra Reto – La sistemo de TEJO por interna kunlaboro

Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Aliĝu tuj!

Centra Reto estas la ĉefa sistemo de TEJO por interna kunlaboro kaj ĝi estis lanĉita komence de la nova jaro 2019. La adreso de la retejo estas reto.tejo.org

La sistemo estas publike alirebla de ĉiuj interesitoj pri la agado de TEJO, sed pluraj funkcioj estas nur alireblaj al aktivuloj de TEJO.
Ni faris kelkajn demandojn pri la Centra Reto al la kreinto de la projekto, la TEJO-volontulo Mia Nordentoft.

Saluton Mia kaj gratulojn pro la granda laboro, kiun vi faris! Ĉu vi povas rakonti iomete kiel la Centra Reto rekte helpas la agadon de TEJO? Kiuj funkcioj estas disponeblaj ekde nun?
La ĉefaj funkcioj ĝuste nun estas du. Unue, la superrigardo de aktivuloj de TEJO kaj iliaj kontaktinformoj. Tio estas io kio antaŭe kaŭzis grandajn problemojn por novuloj en TEJO. Mi bone memoras kiom malfacile por mi estis, kiam iu simple priparolis iun homon, ofte per karesnomo, kaj konsilis al mi kontakti tiun homon kvankam mi eĉ ne sciis kion tiu homo faras aŭ kiel kontakti rin. Tiun problemon mi esperas plene solvi per la aktivula galerio kiu ebligas al iu ajn interesito serĉi tra la aktivuloj de TEJO, eĉ per karesnomoj, kaj tuj trovi informojn pri: kion tiu homo faras en TEJO kaj kiel kontakti rin.

Kaj due, la nova cirkulersistemo! TEJO provizas al siaj aktivuloj kaj ĉiuj interesitoj ĉiumonate raporton pri la agado de siaj aktivuloj per la tielnomataj cirkuleroj. Antaŭe oni faris tion per retpoŝto + Trello + permana kunmeto fare de la Ĝenerala Sekretario. Tio postulis vere multege de tempo kaj laboro flanke de la Ĝenerala Sekretario kiu povas esti uzata multe pli bone. Kaj la rezulto ĉiuokaze vere ne estis alloga. Kiam mi legas raporton pri la aktivado de TEJO, junulara organizo, mi ne atendas tedan PDF-on sen superrigardo. Pro tio la nova cirkulersistemo havas belajn statistikaĵojn kaj la eblo vidi nur tiujn kontribuojn kiuj interesas vin. Tio estas laŭ mi multe pli alirebla solvo, kaj espereble tio instigos al pli da komitatanoj kontribui al la cirkuleroj, kaj eĉ pli grave: al pli da aktivuloj de TEJO legi la cirkulerojn kaj informiĝi pri la agado de TEJO!
Sed eĉ malantaŭ tiu fasono estas granda arĥitekturo de permes- kaj alirsistemo, kiu faciligas aldonon de novaj funkcioj. Vere, la plej grava parto de Centra Reto estas ĝuste la parto “Centra”. Tio, ke ni nun havas unu sistemon kun unu ensaluto por ĉiuj aktivuloj de TEJO permesas al ni pensi per grandaj literoj kaj facile kunigi la plej gravajn kunlaborilojn de nia organizo.

Kiom da aktivuloj nuntempe uzas ĝin?
Nuntempe estas proksimume 50 profiloj en Centra Reto, sed certe estas multe pli da homoj kiuj uzas ĝin sen konto. La sistemo estas libere alirebla de iu ajn, kiu interesiĝas pri la agado de TEJO, sed nur komitatanoj, komisiitoj, estraranoj ktp. havas konton, do pro tio estas nur proksimume 50 ĝuste nun.

Ĉu vi povas priskribi per simplaj vortoj, kiel vi programis la Centran Reton?
Nu, tre mallonge mi povas klarigi, ke ĝi estas farita per NodeJS. Se vi ne scias kio tio estas, verŝajne ne gravas por vi 🙂

Kiuj funkcioj estas planitaj ĝis la fino de via volontulado?
Plej gravaj ontaj funkcioj estas nova voĉdonsistemo por la komitato kaj la estraro; arkivo de gravaj dokumentoj kaj komitataj decidoj, prefere kun eblo vidi la ŝanĝojn inter la revizioj de ekz. reglamentoj; superrigardo pri eksteraj iloj (ekz. nia.tejo.org, akademio.tejo.org, ktp.)
Ĉiam eblas vidi ĝisdatan liston de miaj planoj ĉe ĝia kunlaboriga retejo: https://github.com/tejoesperanto/centra-reto/blob/master/README.md

Kiel vi kreis ĝian dezajnon?
Mi devas konfesi, ke mi absolute ne estas desegnisto; mi ŝatas okupiĝi pri solvado de problemoj kaj funkciigo de servoj. Tamen estas neevitebla (kaj neevitinda!) vero, ke por provizi utilan servon al la publiko necesas certigi, ke ĝi ankaŭ estas belaspekta, alloga kaj facile uzebla eĉ de troglodito. Pro tio mi elspezis sufiĉe multe da tempo pri la aspekto de Centra Reto. Ĉar mia fako ne estas aspekto de retejoj mi konkludis dum la esplora faso, ke la plej bona paŝo por certigi altkvalitan uzantan flankon estus uzi jamfaritan aspektkadron (angle: design framework). Por tiu celo mi elektis AdminBSB.

Kiel aliaj programuloj povus kontribui al ĝia kodo?
Unu el miaj ĉefaj zorgoj dum la komenca ellaboro de la projekto estis ĝia daŭripoveco post mia eksvolontuliĝo. Pro tio ĝia tuta kodaro estas libere legebla, alkontribuebla kaj priplendebla ĉe GitHub, retejo por kunlaboro inter programistoj. Krome, mi certigis ke la strukturo de la kodo estas facile komprenebla por fakulo kaj ĉio estas bone prikomentita.
Se vi havas ideon pri plibonigo al Centra Reto, ajna kontribuo estos tre bonvena. Simple malfermu ŝanĝproponon (angle: pull request) en GitHub.
Ankaŭ ideoj de neprogramistoj estos ege bonvenaj. Se vi havas iun bonan ideon pri nova funkcio, pliboniga ŝanĝo aŭ io simila, ne hezitu skribi al reto [ĉe] tejo.org.

Pri kiuj aliaj projektoj vi planas labori estontece en TEJO?  
Estas certe multe da ebloj por efektivigi la internan kunlaboron en TEJO kaj doni tempon al niaj aktivuloj aktivi pri agado anstataŭ meta-agado. Precipe ĉar niaj aktivuloj ĉiuj loĝas dise en ĉiuj kontinentoj de la mondo, praktike ĉio krom la ĉeestaj kunsidoj estraraj kaj komitataj okazas interrete. TEJO estas 80-jaraĝa organizo, sed tio ne signifas, ke ĝiaj laborprocesoj kaj kunlaboriloj devas esti same aĝaj.
Do pli konkrete, mi certe volas aldoni multe pli da funkcioj al Centra Reto, sed krome ni vidu kian oron portos la estonteco!

Kiel vi instigus junajn esperantistojn lerni pri programado, aŭ junajn programistojn lerni Esperanton?
Estas bedaŭrinde tre malmulte da esperantlingvaj iloj por lerni programadon, kaj eĉ pli malbonŝance preskaŭ ĉio rilate al ĝi okazas en la angla. Verdire, mi eĉ ne scias pri ajna programlingvo, platformo aŭ sistemo farita en ajna alia lingvo. Tamen ekzistas multe da popollingvaj kursoj kaj memlernaj libroj kaj retejoj por lerni programadon. Kaj se oni jam havas iun nivelon de baza scio, okazos ĉi-jare dum SES en Slovakio SEP, kiu estas kodomatono (angle: hackathon) kie esperantistaj programistoj kuniĝos kaj helpos al unu la alia pri projektoj por helpi al Esperantujo. Tio certe estos ankaŭ bona eblo por lerni de aliaj programistoj per Esperanto.
Kaj por junaj programistoj: Nu, ili ŝajne jam havas la ĝustan lokigan kaj strukturan pensmanieron por lerni lingvon kiel Esperanton. Ek al Duolingo mi dirus 🙂

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください