Home > Proponoj aktivi > Ĉu vi eklernis Esperanton dum la pandemio?

Ĉu vi eklernis Esperanton dum la pandemio? Ni volas aŭdi pri via sperto! 

Ekde la komenco de la kronvirusa pandemio, pluraj homoj de la tuta mondo eklernis Esperanton pere de Duolingo. Ĉu vi estas inter ili? Faru filmeton kaj rakontu al ni pri via sperto! 

Jen kelkaj demandoj por inspiriĝi:

– Kial vi eklernis Esperanton dum la pandemio? 
– Kiel progresis via lernado en Duolingo? Ĉu vi uzis ankaŭ aliajn metodojn por lerni? 
– Ĉu vi jam konatiĝis kun aliaj Esperanto-parolantoj? Kaj se jes, en kia situacio? (ekz. dum ĉeesta evento aŭ kurso, dum reta evento, en babilejo, en sociaj retejoj, ktp.)
– Ĉu vi ŝatus diri aŭ konsili ion al homoj kiuj nun lernas Esperanton pere de Duolingo?

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Kiel kontribui

1- Registru filmeton en Esperanto kun via rakonto. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1 minuton. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video.

2- Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, Wetransfer, ktp.)

3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer

Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

La limdato por sendi viajn videojn estas la 23-a de februaro 2022.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. 

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください