Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan TEJO-estraranon Ikvero

Ni ĝojas prezenti al vi la estraranon de TEJO Ikvero Almeida, kiu aliĝis al la TEJO-teamo antaŭ kelkaj semajnoj. Ni ekkonu lin, lian ĝisnunan agadon kaj planojn por la estonteco!

Ĉu vi povas enkonduki vin mem, al homoj kiuj ne konas vin?

Hej, ĉiuj! Mi estas Ikvero, la plej lastatempa estrarano de TEJO. Mi ĉefrespondecas pri Kongresoj, kaj kunrespondecos pri Edukado, Retaj Eventoj kaj Egaleco.

Pri mia eksteresperantuja vivo: mi estas el Brazilo kaj laboras kiel instruisto de la angla – bv. ne denunci min al la Esperanta polico! – kaj de Esperanto. Pri ŝatokupoj, mi ne scias, ĉu oni kalkulas legi kaj spekti seriojn kiel validaj respondoj – kaj drinki kaj festumi certe ne – do por ŝajni intelekta, mi respondos verki. 🤓 Nu, mi ne multe verkas, sed mi ja ŝatas fari tion kaj mi klopodas ne resti tro multe da tempo sen provi verki ion etan.

Vi ankaŭ estas aktivulo de la Brazila Esperantista Junulara Organizo, ĉu vi povas rakonti pri tiu sperto?

Jes, mi estas la Ĝenerala Sekretario de BEJO. Mi estraraniĝis en novembro de 2022 kaj estis interesa sperto. Unue oni invitis min por prezidanteco, sed mi ne sentis min preta por tiel granda rolo. Feliĉe nia karega Miĥaelo Bento akceptis iĝi prezidanto kaj mi iĝis sekretario.

Mi tre feliĉas pri kiel aferoj okazis, ĉar mi daŭre kredas, ke tiam mi ne pretis por prezidanteco, kaj nun, post tiu tempo kiel estrarano, mi nun sentas, ke mi komprenas BEJOn kaj la Movadon ĝenerale multe pli bone kaj tre feliĉas pri la laboro, kiun mi faradis kaj faras kiel sekretario.

Vi estas estrarano de kelkaj semajnoj nun, ĉu vi jam alkutimiĝis? Ĉu io aparte surprizis vin?

Apenaŭ, mdr! Mi kredis, ke mi havis multajn retmesaĝojn en BEJO… TEJO vere estas alia nivelo! 😆

Sed serioze, ĝenerale mi jam alkutimiĝis, en la senco ke mi komprenas kiel aferoj funkcias, eĉ se mi ne plene komprenas ĉiujn fadenojn, pri kiu temas ĉiuj projektoj, kaj ĉefe kion signifas ĉiuj akronimoj.

Mi pli kaj pli, malrapide kaj malhaste, sentas, ke mi povas opinii pli, paroli pli, sugesti, proponi, ktp. Finfine, mi sentas, ke mi partoprenas pli kaj pli ĉiutage.

Kial vi fakte decidis iĝi estranano?

Strange, mi ne havas certan respondon por tio. Simple sencis al mi, ke mi provu iĝi estrarano. Tiel estis mia eniro en Esperantujon ekde la komenco – mi tiom pasiis pri Esperanto, ke mi tuj volis aktivi en la Movado, ne nur uzi la lingvon kaj ĉeesti “pasive” en la Movado; t.e. partopreni projektojn, spekti prelegojn, ĉeesti eventojn, ktp. Mi ne intencas diri, ke estas problemo tiel kontribui al la Movado, tute kontraŭe: la partopreno de tiuj homoj, kiuj amas Esperanton, sed ne emas preni organizajn rolojn estas gravega, ĉar la afero ankaŭ ne funkcius se ĉiuj volus organizi ĉion samtempe, ĉu?

Sed mi ĉiam komprenis, ke mi ŝatus esti en la organiza flanko de la afero. Tiel estis mia eniro en mian ŝtatan asocion, tiel estis mia kunfondado de ties junula sekcio, kiu poste iĝis ŝtata sekcio de BEJO, tiel estis mia eniro en BEJOn mem. Kaj kiam mi vidis la oportununon estraraniĝi en TEJO, mi pensis “jes, kompreneble, kial ne mi volus aktivi en la plej granda junulara Esperanta organizo?”.

Kiuj estos viaj ĉefaj respondecoj en la Estraro?

Ĉefe kongresoj. Kaj ankaŭ kune kun aliaj estraranoj, mi prizorgu retajn eventojn kaj la komisionojn pri Edukado kaj Egaleco.

Ĉu vi havas konkretajn ideojn kiujn vi ŝatus realigi dum via mandato?

Nu, mia ĉefa fako estas kongresoj, do mi ĉefe strebos kontribui al la organizado de IJK antaŭe kaj dume por ke ĝi estu bela kongreso. Mi ankaŭ respondecas pri retaj eventoj, do mi ankaŭ ŝatus okazigi belajn eldonojn de Retoso kaj aliaj eventoj, kiel la ĵusa Junuloj kaj Lingvoj, okazinta okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください