Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la TEJO-volontulinon Afroditi Konstantopoulou

Ni ĝojas prezenti al vi nian volontulinon Afroditi Konstantopoulou!

El kiu lando vi estas?

Mi venas el Grekio.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?

Mi studis Komunikadon kaj sociajn retojn en Grekio kaj Portugalio. Mi ŝatas filmi kaj foti kaj mi tre interesiĝas pri fotoĵurnalismo, dokumentarioj kaj dokumenta fotado.

Rakontu pri viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj

Ekde kiam mi estas volontulo en Roterdamo, mi helpas pri administraj taskoj de TEJO kaj UEA, mi fotas kaj filmas dum la eventoj kaj mi partoprenas eventojn kaj konferencojn.

Kial vi decidis volontuli por TEJO?

Mi decidis volontuli por TEJO ĉar mi konsideris ĝin kiel bonegan okazon por lerni Esperanton, renkonti la Esperanto-komunumon, kunlabori kun homoj, vivi eksterlande kaj havi internacian sperton.

Kion vi ŝatus fari kaj lerni dum via volontulado?

Mi ŝatus lerni kiel eŭropaj organizoj funkcias, kiel kongresoj estas organizitaj kaj mi volus renkontiĝi kaj kunlabori kun homoj el la internacia komunumo.

Kio estas Esperanto por vi?

Mi konsideras Esperanton kiel bonan ilon por batali kontraŭ diskriminacio.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください