Home > Proponoj aktivi > Reprezentu TEJO-n en la komitato de UEA

Ĉu vi ŝatus reprezenti TEJO-n en la komitato de UEA?

La 20-an de julio komenciĝos nova trijara komitata periodo, kaj TEJO, kiel reprezentanto de la junaj esperantistoj, rajtas havi 2 komitatanojn A en la komitato de UEA.

Jes, sonas interese, sed kiel tio funkcias? Ĉu ĝi funkcias simile al la komitato de TEJO?
La rolo de la komitato en UEA kaj en TEJO ja estas simila: temas pri la supera organo de la organizaĵoj, respondeca pri la politikaj direktoj de la asocio. Ankaŭ en UEA ekzistas komisionoj, kvankam ne estas strikta regulo kiel en TEJO tiel ke komitatanoj estu membroj de komisionoj.

Bele. Sed kiel la komitato laboras?
Same kiel en TEJO, ekzistas retlisto por diskuti, kaj reta voĉdono. La ĉeesta kunsido okazas ĉiam dum Universalaj Kongresoj, simile al TEJO, kie la ordinara kunsido de la Komitato okazas dum IJK.

Mi ŝatas! Tamen… Mi estas ankoraŭ juna kaj mi pli interesiĝas pri TEJO. Ĉu vere gravas por TEJO aktivi en la komitato de UEA?
Estas ja grava rolo reprezenti la junularon en nia tegmenta tutmonda organizaĵo. Pluraj decidoj rekte influas TEJO-n. Klara ekzemplo estas la kotizoj, kaj niaj reprezentantoj sukcesis atingi pli favorajn kondiĉojn por la junularo ol unue proponite. Ankaŭ gravas subteni kunlaborajn iniciatojn, ĉar ofte ni laboras en sama grundo.
La bonfarto de nia tutmonda organizaĵo ankaŭ rekte influas la bonfarton de TEJO.

Vi konvinkis min. Mi tuj sendu mian kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください