Home > Aktualaĵoj > TEJO partoprenis la konsilion de membroj de Forumo Junulara Eŭropa en Bruselo

TEJO partoprenis la konsilion de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) de la 12-a ĝis la 13-a de aprilo en Bruselo. Rogier ‘Roĉjo’ Huurman kaj Paulína Jalakšova reprezentis nian organizon.

TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel internacia neregistara organizo. La konsilio de membroj (CoMem) okazas dufoje jare kaj estas kunveno de ĉiuj membroorganizoj de FoJE. 

Diversaj organizoj, inter ili TEJO, proponis rezolucion petantan urĝan agadon pri klimatŝanĝo. Ĝi akceptiĝis kun klara plimulto.
Amendo de TEJO kaj EBCO pri minaco al kulturo kaj lingvo de klimatrifuĝintoj ankaŭ akceptiĝis.

Roĉjo tenos kontaktojn kun la estraro de FoJE kaj kunhavigos spertojn de TEJO pri elektoj de tutmondaj kandidatoj.

Paulína iĝis parto de la daŭripova grupo kiu verkis la dokumenton pri klimatŝanĝo. Ŝi komencis komunikadon kun organizoj, kiuj povus veni al IJK2019 en Slovakio por paroli pri siaj spertoj kun antaŭjuĝoj. 

Rogier ‘Roĉjo’ Huurman kaj Paulína Jalakšova

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください