Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019

Grave: la limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 23-a de februaro.

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.
La IJK 2019 okazos de la 27-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.
Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.
La Estraro elektos la gajnintojn dum marto 2019.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

Por partopreni:
– plenigu la formularon (en formato .doc)
– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.
Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org  kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 23-an de februaro 2019. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:

Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando