Home > Malfermaj alvokoj > Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2019 en Vjetnamio

Komuna Seminario estas la plej granda kaj grava junulara Esperanto-evento en Azio. En 2019 la evento estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang, Vjetnamio, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, kun la ĉeftemo “Man-en-man protektu marmedion”.

Por ebligi la partoprenon de pli da junuloj en tiu tradicia evento, KEAM, TEJO, kun subteno de UEA, malfermas la konkurson “Partoprenu KS-on”. Dank’ al la konkurso eblas ricevi monhelpon por partopreni la Komunan Seminarion.

Kondiĉoj por kandidatiĝi

  • Vi loĝas en Azio;
  • Vi devas partopreni la tutan KS-n (ĉiujn tagojn de la kongreso)
  • La fondaĵo pagas vian tutan program-kotizon laŭ la unua aliĝperiodo por la KS kiel parton de la premio kaj subtenas parton de vojaĝkostoj
  • Kiel premiato vi akceptas la taskojn pri kiuj dum la kongreso petos vin la LKK. Aldone, vi akceptas la taskon verki raporton pri la kongreso kaj viaj spertoj.

Kiel kandidatiĝi

Por kandidatiĝi, bonvolu plenigi la formularon (.doc) kaj sendi ĝin al vejo.vjetnamio@gmail.com antaŭ la 28-a de februaro 2019.
La komisiono de la konkurso pritraktos la kandidatiĝojn kaj la rezulto aperos la 15-an de marto post la elekto de TEJO, KEAM, UEA kaj LKK.

Pliaj informoj pri la evento ĉe la oficiala retejo.

Se vi volas monkontribui por la konkurso, TEJO kaj UEA kore invitas vin donaci al Fondaĵo Azio por la celo “Komuna Seminario”. Pliaj informoj pri kiel donaci al la Fondaĵo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.