Home > Malfermaj alvokoj > Kreu novan Esperanto-muzikalon dum la IJK!

Alian jaron, pliajn muzikalojn! Denove TEJO kaj ses partneraj organizoj ricevos subvencion por realigi Esperantan muzikalon!! Per la subvencio eblas pagi por vojaĝoj de 42 kontribuantoj. Ĉu vi ne scipovas aktori aŭ kanti? Ne gravas! Multaj helpemuloj estos bezonataj. Ni bezonos filmi, helpi movi materialojn, konstrui scenejon, dancemuloj kaj multaj pli. Ne malŝparu la oportunon kaj sendu vian kandidatiĝon!

La muzikalo kaj grupa ekzercado okazos kadre de la Internacia Junulara Kongreso en Lignano Sabbiadoro, Italio, de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023. Individua aŭ kelkopa ekzercado okazos antaŭe per interreto. Vojaĝoj al la kongresejo estas repagitaj el Hispanujo, Francujo, Germanujo, Polujo, Litovio kaj Italio, sed partoprenantoj ne bezonas loĝi tie. Krome la subvencio kovros loĝadon, manĝon kaj programon de la IJK mem.

Ni bonvenigas kandidatojn en kiuj aĝas inter 13 kaj 30 jarojn (je la 5-a de aŭgusto), el ĉiuj mondopartoj kaj de ĉiuj genroj, kun ĉiaj korpaj kapabloj. Talento aŭ sperto pri aktorado, kantado, dancado aŭ alia kapablo estas bonvena, sed ne necesa. Plej gravas manko de honto.

Legu pri ĉiuj roloj en la muzikala projekto en la formularo, indiku viajn preferojn kaj spertojn, kaj sendu ĝin ĝis la 1-a de junio.

Se vi volas babili pri la projekto, aliĝu al la Telegram-grupo pri la muzikalo.

2 Comments, RSS

  • ANTONIO MOREIRA FILHO

    says on:
    sabato sabato 20- 20UTC Majo 2023 at 22:57

    Sal al ĉiuj,
    Ĉu por partopreni la Muzikalon ne estas spaco por 57-jaraĝuloj?
    Volo ne mankas!
    Mi povus kontribui repe, kapoejre…
    Ĝis la!

  • Perhotelan

    says on:
    vendredo vendredo 26- 26UTC Majo 2023 at 08:50

    Travel to the convention center is reimbursed from Spain, France, Germany, Poland, Lithuania and Italy, but participants do not need to live there. In addition, the grant will cover accommodation, food and the program of the IJK itself.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.