Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Malferma alvoko : TEJO serĉas kreanton de telefona aplikaĵo

 

TEJO nuntempe organizas trejnadprogramojn kadre de la AEJK-projekto (Afrika-eŭropa junulara kapabligo) pri kunlaboro inter afrikanoj kaj eŭropanoj. La temo estas trejnado : kiel organizi lern’atelierojn, kiel interesigi la partoprenantojn, kiel proponi taŭgan materialon…

TEJO planas realigi telefonan aplikaĵon pri tiu trejnmaterialo tiel ke ĝi povos esti daŭre utila kaj videbla. Se vi ŝatas krei apon, venu partopreni en bunta projekto!

La aplikaĵo temos pri esperanto kaj pri tiu trejnado. Ĝi devos funkcii sur Android kun konsidero pri ĝia uzebleco por kaj afrikanoj kaj eŭropanoj. Ĝi devos esti uzebla sur telefonoj eĉ iom malnovaj, kapabla funkcii sen forta reto. Ĝi ideale ankaŭ estu interaktiva kaj belaspekta.

Ni donos bazan materialon sed la kreanto de la aplikaĵo devos kapabli pripensi interaktivan sistemon (ludeton ekzemple).

Ni ankaŭ bezonas ke la aplikaĵo estu plurlingva (facile tradukebla por aliaj homoj). La kreanto prefereble uzu Esperanton kiel bazan lingvon sed povus ankaŭ provizi la rezulton en la franca aŭ angla. Je la fino, TEJO planas havi version en la angla, nederlanda, pola, itala, slovaka, franca, joruba, lingala, svahila lingvoj. Kromaj povas aldoniĝi. TEJO respondecas pri provizi la tradukojn al la aplikaĵa kreanto.

Ni havas budĝeton de 4450€ por la kreado de tiu ĉi aplikaĵo.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 24-a de februaro 2017 kun vivresumo, motivletero  kaj laŭeble ekzemploj de viaj kapabloj al aejk.oficejo@tejo.org. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ĝin ene de 2 tagoj, resendu vian mesaĝon al oficejo@tejo.org.

La ĉefa laboro verŝajne komenciĝos en Marto. Se vi volas pli da informoj, ne hezitu demandi al aejk.oficejo@tejo.org.

Kondiĉoj por kandidatiĝi:

Al taskoj apartenos: