Home > Proponoj aktivi > IJK 2021 en via lando!

Ni remalfermas la kandidatiĝojn por IJK 2021.

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando!

Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo pri viaj kandidatiĝoj. Ni deziras havi detalajn proponojn, kaj volas certi, ke vi komprenas kio gravas kaj kio ne por sukcesa kandidatiĝo.

Etapo 1

Limdato por tiu ĉi etapo estas la 31-a de januaro 2020 

En la unua etapo okazas la konsultiĝo kun TEJO pri la kandidatiĝo mem por ke tiamaniere la ideoj kiujn vi havas komencu esti prilaborataj.

Por tiu ĉi etapo ni akceptas bazajn prezentadojn de via propono, tio signifas, ke ĝi ankoraŭ ne devas esti finprezentita. Plenigu la formularon kiel eble plej bone per tiuj informoj, kiujn vi jam havas. La formularon vi trovos en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Sendu vian kandidatiĝon al info@tejo.org kaj ijk@tejo.org
Se estas mankantaj informoj, klarigu kial ili mankas, kiajn demandojn vi havas, kion vi bezonas plie por finpretigi vian kandidatiĝon.

La celo de tiu ĉi sistemo estas ke la teamo diskutu la invitilon kaj la manieron plenigi ĝin.

Por ke vi pli facile povu prepariĝi, ni havas por vi preparitan Superrigardon de taskoj.

Ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli rapide ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin pri la kandidatiĝo. Jes, tio signifas, ke ne necesas atendi la limdaton – vi povas kontatki nin jam nun!

La IJK invitilo en doc formato

Etapo 2

Limdato por tiu ĉi etapo estas la 28-a de februaro 2020

Ni akceptas finpreparitajn proponojn nur de tiuj kandidatoj kiuj jam anoncis sin en la unua etapo de la konkurso. Do vi ne rajtos eniri tiun ĉi etapon se vi ne kandidatiĝis en la unua periodo.


3 Comments, RSS

  • Ivano Kossey

    says on:
    21/10/19 at 10:06

    Anoncu kondiĉon: La Kongreso de TEJO okazos en la lando, kiu enkondukos Esperanton en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon.

    • A.S.

      says on:
      22/10/19 at 17:04

      Se tiel, estus multe pli malfacile trovi taŭgan kongreslandon, do! Organizi kongreson ŝajne estus pli facila tasko ol sukcesi konvinki la ŝtaton aŭ iun universitaton enkonduki la lingvon kiel formalan klason.

  • Josaphat Hakorimana

    says on:
    14/01/20 at 13:02

    Mi estas Burundano Esperantisto kiu volas koni pri TEJO.Do mi deziras partopreni en tio chi venonta kongreso por ke mi povu plibonigi Espéranto lingvo.Dankon por la sciigo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.