Home > Proponoj aktivi > Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO

La 26-an de februaro 2022, la estraranoj de TEJO Alexandre Raymond kaj Uriel Gurdián eliris el la estraro. Sekve la Elekta Komisiono malfermas alvokon, kiu serĉas kandidatojn al la estraro de TEJO.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2022 naskiĝinta inter la 1-a de septembro 1986 kaj la 31-a de januaro 2004. Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas taŭga lingvonivelo por internacia kunlaboro, laboremo kaj fleksebleco. Se la kandidato ne estas sufiĉe sperta pri TEJO-temoj, eblos trovi mentoron en aŭ ekster la Estraro por ke elektito povu plejeble sukcesi en siaj estraraj taskoj.

Krome, pro la deziro havi geografie kaj genre ekvilibran Estraron, ni forte bonvenigas kandidatojn ne-virajn kaj ekstereŭropajn, ĉar la Estraro sentas, ke ĝi vere bezonas aktivan membron kiu povas atingi kaj kompreni la bezonojn de la tuta membraro de TEJO.

Estos utile, se kandidatoj povos subteni la estraron en iu(j) ajn el la subaj agadkampoj:

  • Talento
  • Adoleska Agado
  • Egaleco
  • Daŭripoveco

Krome, interesiĝo de kandidatoj pri la subaj agadkampoj estas bonvenaj:

  • Kongresoj
  • Pasporta Servo
  • Kulturo

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis dimanĉo la 27-a de Marto 2022 kun viaj vivresumo, motiviga letero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel, ke la komisiono mem povu kontakti la eblan kandidaton.


Elekta Komisiono de TEJO
Hans Becklin, Marc Konijnenberg, Ana Ribeiro, Tamiris Queiroz

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.