Home > Aktualaĵoj > Nova numero de Revuo Kontakto – Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?

Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

En Movada Rubriko vi trovos intervjuon al Querino Neto pri BEJO, artikolon de Marcionilo Vasconcelos kaj artikolon de Carlos Pesquera Alonso pri IJK.

Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski

“Ĵus svarmis tra la amaskomuniloj la unua foto iam ajn faritade Nigra Truo. La atingo estis vaste kaj fiere festata de la scienca komunumo. La bildo estis kunmetita per la kunlaboro de teleskopoj de pluraj lokoj en la mondo kaj pruvas la teorion de relativeco de Einstein. Tamen, kio plej ĝojigis min, estis la fakto, ke malantaŭ tiu ĉi historia atingo estas la 29-jara Katie Bouman, virino, kiu en MIT (Teknologia Instituto de Massachusetts) partoprenis la kreadon de la programo, kiu produktis la bildon.

Sendube ŝi fariĝos ekzemplo de kapableco, el kiu multaj knabinoj tra la mondo povas inspirigi sin. Sed samtempe, kiam nun ni festas la atingon de Katie, en Irano Nasrin Sotoudeh, virino, pro la paca defendo de la rajtoj de virinoj en tiu lando, estis kruele kondamnita ricevi 148 vipbatojn kaj resti preskaŭ 40 jarojn en malliberejo. Kiom malsamaj la situacioj por virinoj en la mondo!

Ankoraŭ ne estas klare por ĉiuj, ke ne ekzistas pravigo por iu ajn seksa/genra diskriminacio. Kaj batali por tio estas unu el la multaj gravaj taskoj de la feminisma
movado. Dum virinoj en okcidentaj landoj pli kaj pli atingas prestiĝan socian pozicion, multloke en oriento la virinoj devas batali kontraŭ malkleraj tradicioj, kiuj ankoraŭ katenas ne nur la virinojn, sed la homan progreson ĝenerale.

En Barato al tiu progreso multe kontribuis la kreaĵo de A. Muruganantham, unu el la 100 plej influhavaj personoj de la mondo, laŭ la revuo TIME en la jaro 2014. Konata kiel Pad Men (Menstrutuka Viro), post multjara penado, li sukcese konstruis simplan maŝinaron, per kiu eblas fabriki tre malmultkostajn menstruajn tukojn por la virinoj en la tieaj komunumoj. Laŭ li, “la plej forta kreaĵo de la naturo estas ne leono, nek elefanto,
nek tigro. Estas la virino”.

“Kion ajn viroj faras, virinoj kapablas same, sangelfluigante”. Mi legis ĉi tiun frazon sur t-ĉemizo ― ĝuste la temo de ĉefartikoloj en ĉi tiu numero. Kial menstruo ankoraŭ estas tiom granda tabuo? Per du malsimilaj vivspertoj ni konatiĝos kun la zorgoj de virinoj en okcidento kaj oriento rilate al menstruo. Ankaŭ nia intervjua gasto estas ekzemplo de la virina povo kaj talento. Natalia MacMahon, krom reĝisoro, estas aktorino kaj tradukisto. Ŝi antaŭ nelonge aperigis Malsano Nomata Amo, retserion kun 6 ĉapitroj en kiuj Esperanto rolas kiel grava faktoro en la historio.

Ĉion ĉi pripensante, mi rezonis: La viroj rolis (almenaŭ li tiel sin prezentas) kiel protagonisto en la monda historio. Kaj surbaze de perforto kaj konkurado ― laŭ la vira modelo ― kulturoj formiĝis. Ĉu vi jam vin demandis, kia estus la mondo, se virinoj regus ĝin? Mi ne dubas ke, por ke la estontaj generacioj pluvivu, necesas enkonduki la mondon sur pli bonan vojon. Ĉu la virinoj montros la vojon?”

4 Comments, RSS

  • Mendez Sonia

    says on:
    28/04/19 at 15:13

    Empece recientemente con esperanto y estoy muy desorientada por ello solicitaba alguna guia basica para poder entenderlo. Muchas Gracias

    • Daniel Cotarelo Garcia

      says on:
      30/04/19 at 20:58

      Estimada Sonia:

      ¿Estás estudiando sola, con algún profesor, o con alguna aplicación de internet?

      Dos métodos por internet buenos son Lernu (www.lernu.net) y Duolingo (www.duolingo.com). Este último también como aplicación para el celular (o móvil como dicen en algunos países).

      En Brasil (pero no sólo para Brasil) funciona el Programa Mia Amiko (www.miaamiko.brazilo.org), gratuito, por el cual se asiste mediante un monitor o tutor a las personas que hacen los cursos (también gratuitos) de Lernu y Duolingo (el alumno elige cuál). Obviamente está orientado a personas de habla portuguesa, pero en el caso de que no hables ese idioma, no está todo perdido, ya que yo soy parte del equipo y soy hablante nativo del español y en algún caso semejante me lo han derivado a mí.

      Aprendí esperanto hace 41 años y nunca voy a arrepentirme de haberlo hecho. ¡No te lo pierdas!

    • Hejmano

      says on:
      10/11/19 at 13:44

      Hola. Pienso que el mejor para aprender esperanto es lernu.net . Yo aprendé esperanto en, quizas, 4,5 meses con lernu! y ahora pienso que tiene el nivel B1. Esperanto es muy facil, pero hay que aprender lo, y es normal. Pero puedes usar un diccionario para comprender el articulo (se trata de lo que en francés llamamos “règles”, entonces quizas se dice en espanxol “reglas”, pero no sé).
      Para concluir en esperanto : Ĝis !

  • Robert Poort

    says on:
    01/05/19 at 03:29

    TED-parolado (video) kun subteksto en Esperanto:
    Aditi Gupta: “Kiel babili pri menstruo sentabue”

    “Estas vere: diskuto pri menstruo malkonfortigas multajn homojn. Kaj tiu ĉi tabuo kuntrenas konsekvencojn: en Barato, tri el dek knabinoj tute nekonas menstruon kiam la unua monataĵo venas, kaj limigaj kutimoj pri monataĵo kaŭzas psikan damaĝon al junulinoj. Pro tio ke ŝi kreskis sub tiu ĉi tabuo, Aditi Gupta sciis ke ŝi volas helpi knabinojn, gepatrojn kaj instruistojn babili konforte kaj senhonte pri monataĵo. Ŝi priskribas kiel ŝi faris tion.”

    https://www.ted.com/talks/aditi_gupta_a_taboo_free_way_to_talk_about_periods?language=eo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.