Home > Aktualaĵoj > Nova numero de Revuo Kontakto: Tero – La Ludpilko de la Universo

Jen la nova numero de Revuo Kontakto, kiu aperis tuj antaŭ la fino de la jaro.
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski

Jen ni alvenas al la fino de unu plia jaro! 2019 ne estis facila tamen. Ĉi-jare, eble plimulte ol en antaŭaj, venis en la mondon malnovaj sentoj kaj tra la mondo sonis malamaj voĉoj. Al glavo
sangon soifantaj, nun de loko flugas ili al loko, per flugiloj de rapida Interreto. La Espero, malkaŝas la internan ideon de Esperanto: Rondo familia, homa harmonio kaj interkompreno.

Sed kiam la ĉiutaga realeco montras al ni la malon, tio igas nin pripensi: Ĉu en la nuna mondo la bela sonĝo de l’ homaro iam efektiviĝos? Tutmonde, la socia kaj ekonomia malegalecoj daŭre kreskas iom post iom korodante demokration, kiu ankoraŭ fragilas en multaj landoj. Ĉu eblas paco kaj homa interkompreniĝo en tia brutala sistemo, en kiu kelkaj ekz. monprofitas el militoj?

 Se vi demandas kial mi skribas ĉi tion, se la
ĉefartikoloj de la nuna numero pritraktas la kosmon kaj universon, mi respondas ke kiam la realeco tro malfavoras kaj korpremas, ni instinkte turnas nin aliflanken. Tial ni rigardu la ĉielon, observu la astrojn kaj revu pri alia mondo, kie la idealoj de Esperanto jam efektiviĝis.

En tempoj, kiam “postveroj” kaj falsaj novaĵoj dubigas la popolon, parto permesas esti kaptitaj de frenezaj ideoj, vestitaj de skeptikismo, ekzemple, ke la Tero ne estas globa, sed plata. Tiucele, la artikolo de Frank Van Hertrooij helpas nin kompreni kiel la sciencistoj alvenis al konkludoj pri ĝiaj
movo kaj rotacio ene de nia sunsistemo.

Surtere tamen ni ne nur simbole, sed praktike agu por la paco, por interkompreniĝo kaj kleriĝo. Ĉi-ekzemple menciindas la artikolo pri la ribeluloj de la movado Ribelo Internacia. La movado naskiĝis sur la pontoj de Londono en Oktobro 2018. La movado agas neperforte, celante la ŝanĝon de la
registaraj sintenoj rilate al ekologiaj demandoj. Mi persone ĝojus se la movado pledus ankaŭ por pli egaleca socio.

Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis retleteron de Bertilo Wennergren demandanta ĉu la tekstoj de Kontakto povus esti parto de la kolekto en Tekstaro, kiun mi ankoraŭ ne konis tiam. Nun mi ofte uzas ĝin, kaj tiuj, kiuj ofte verkas en Esperanto, sendube trovas tie grandan utilon. Disponiginte la kolekton de Kontakto, kompreneble mi tuj kaptis la okazon por inviti lin al nia intervjua rubriko. Ja li estas unu el la plej konataj esperantistoj, kiun mi unue admiris pro la muzika kontribuo, sed pli kaj pli pro la gramatika kontribuo de la Internacia Lingvo.

Al vi ĉiuj, karaj legantoj kaj kunlaborantoj, mi kore dankas pro unu plia jaro kune. Sen vi, la laboro estus senutila. Tial mi invitas vin denove aboni nian karan revuon kaj donaci ĝian abonon al karuloj. Mi deziras al vi trankvilajn kaj belajn festotagojn.


Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.