Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto – Sporto: Ĉu vere socie virta?

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Sporto: Ĉu vere socie virta?

La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

En Movada Rubriko vi trovos artikolon de Ana Ribeiro pri la membriĝo de TEJO en UNOY-Peacebuilders. En la rubriko vi trovos ankaŭ artikolojn de Wendel Teles Pontes pri scienco, artikolon de Warut Bunprasert pri la unua Kunveno de Sudorientazia Junularo kaj artikolon de Bert Schumann pri la kastelo Greziljono.

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas:

“Ni preparas ĉi tiun numeron dum okazas la Futbala Mondpokalo en Rusio. Por la plejmulto de la homoj ĝi estas festo, kiu ligas multajn naciojn danke al la sporto. Mi supozas ke por multaj, tiaj internaciaj sportaj eventoj estas unu el la malmultaj ŝancoj, kie oni povas iom koni pri aliaj nacioj kaj sperteti, ĉefe per televido, internaciecon. Ili ne konas la eblojn, kiujn prezentas Esperanto rilate al internaciumado.

Sendube sporto ebligas grandajn emociajn festojn por la popolo. Ĉu sportoj havas tamen nur virtecon? La artikolo de Luc Gouverneur prezentas alian flankon de la sportoj. Flanko, kiun malofte oni emas pritrakti, ĉar ĝi montras ke sporto estas nek sankta nek bona por la socio, kiel foje ĝi emas aspekti. Ne antaŭjuĝu nin, ke ni estas kontraŭ sportoj kaj ke ni volas frakasi la popolan festemon kaj feliĉon per niaj kritikoj. Ni jam publikigis
artikolojn, kiuj omaĝas la bonajn ecojn de sportoj (vidu ekz. n-rojn 249 k 262). Sed ĉar nenio estas simpleca se ni atente rigardas, ni ankaŭ bonvenigas malsimilajn vidpunktojn de la aferoj kaj ni certas ke ĉiuj gajnos el tiu pripensado.

Nia gasto en la intervjua rubriko estas homo, kiu estas ligita al ĉiuj numeroj de ĉi tiuj revuo dum la lastaj jaroj, en kiu mi redaktoris ĝin. Rob Moerbeek estis voĉe intervjuita de Stela Besenyei-Merger por sia bonega podkasto La Bona Renkontiĝo, kiu certe
meritas vian viziton. Mi ĝoje transskribis la rezulton por vi! Kiel prezentite en la titolo, Rob volontule provlegas kaj revizias ĉiujn vortojn de nia revuo kaj danke al li, nia lingva nivelo estas ĉiam sur akceptebla nivelo.

La Blaga Blogo pristudas interesajn konceptojn kaj havas novaĵon: nia delonga kunlaboranto, Simmon K. Barney, kiu dum 7 jaroj kunlaboris per bildoj por la rubriko de Viktoro Solé, devis transdoni la torĉon al novaj artistoj. Pasintnumere desegnis Tihomir Lovrić kaj ĉi-numere Max Elbo. Koran dankon al Simono pro tiom da jaroj en bonega kunlabora rilato kaj bonvenon al la novaj artistoj! La Movadan Rubrikon zorgas ekde la pasinta numero mia samlandano Marcionildo Vasconcelos.”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.