Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu UNITED-Konferencon en Albanio nome de TEJO!

TEJO membras en la tuteŭropa reto UNITED, kiu kunigas ĉ. 560 volontulajn organizojn rilate al kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ-faŝisma agado, subteno de migrantoj kaj minoritatoj, kaj interkultura agado. Dufoje jare, ĝi organizas konferencojn, en kiuj TEJO partoprenas jam de multaj jaroj. La sekvonta UNITED-konferenco okazos inter la 15-a kaj 20-a de majo en Albanio, ĉirkaŭ la temo de paca kunvivado. Tre taŭga temo por TEJO!

Kandidato estu membro de TEJO, havu almenaŭ bazan regon de Esperanto kaj la angla, kaj prefere loĝu en geografia Eŭropo. Opcie, mojosus se vi havas intereson/sperton pri la konferenca temo kaj loĝas en (sud)centra/(sud)orienta Eŭropo.

Kandidatiĝu sendante mesaĝon al klara@tejo.org antaŭ la 18-a de marto, klarigante kial vi ŝatus partopreni. Vi ankaŭ bonvenas skribi, se vi havas demandojn.

Legu pli pri la konferenco anglalingve: http://www.unitedagainstracism.org/conferences/upcoming-conference/

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.