Home > Proponoj aktivi > Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Projektoj kaj Subvencipetoj

Ĉu vi volas helpi al TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj kreski en sia junulara agado per subvenciitaj projektoj? Ĉu vi interesiĝas pri financaj ebloj por TEJO kiel internacie funkcianta organizo kaj pri specifaj fondusoj disponeblaj por antaŭenigi la projektojn de via organizaĵo? Ĉu vi volas interŝanĝi ideojn kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en la financado kaj efektivigado de niaj projektoj?
Aliĝu al nia interesgrupo pri projektoj kaj subvencipetoj kaj esploru pri kiel realigi nian junularan laboron!

Celo de la interesgrupo

La celo de tiu grupo estas stimuli bezonatajn kaj konstruajn diskutojn kaj interŝanĝojn kaj ene de TEJO kaj en aliaj junularaj organizoj pere de informado rilate al fondusoj kaj aliaj subvenciaj metodoj. Ni strebas al kundivido kaj efektivigado de la plej bonaj praktikoj kaj al trejnado pri aliro al kono kaj iloj rilate al subvencipetado. Pere de tiu grupo, eblas ankaŭ trovi partnerojn por kunaj projektoj kaj por kunverkado de kandidatiĝoj por subvencioj.

Agado

La laborgrupo disponos je materialoj por prepari sin, kaj havos aktualajn alvokojn kaj elektitajn projektojn. Ni uzos komunajn dosierujojn por labori kaj komunikos pere de retpoŝto, Google hangouts, skajpalvokoj.

La membroj de la laborgrupo estas invititaj al la retaj diskutoj, konsultoj kaj kunsidoj. Ili kontribuas laŭ siaj kapabloj en la aktivecoj de la laborgrupo. Ni kune decidas kiom ofte kaj je kiu horo ni kunsidos.

La laborgrupo estas medio en kiu ĉiuj povos respekteme kundividi konojn, konsiletojn, opiniojn kaj spertojn.

Kiu povas partopreni?

Ni volas kunigi junajn laboristojn, junajn estrojn, studentojn kaj volontulojn kiuj agadas en TEJO, en asocioj aŭ organizoj kiuj estas partneroj de TEJO, aŭ en aliaj junularaj organizoj kiuj havas komunajn valorojn kun TEJO. Bonvenas spertuloj pri subvencipetado kaj ankaŭ homoj kiuj volas lerni.

Kiel aliĝi?

Bonvolu plenumi la aliĝformularon ĝis la 28-a de februaro 2019. Ni celas inkluzivi ĉiujn, sed kaze de granda nombro de interesitoj ni elektos la partoprenantojn surbaze de ilia motiviĝo esprimita en la aliĝformularo.

La agendo kaj la dato de la unua kunsido estos komunikitaj komence de Marto. Por pli da informoj, bonvolu kontakti la kunordigantojn de la interesgrupo, Olga (olga.sevcenco@tejo.org), Manuela (manuela.burghelea@tejo.org) kaj Mounir (mounir.abjiou@tejo.org).


Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Fica a saber como são processados os dados dos comentários.