Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en video de TEJO por la Zamenhofa Tago 2020!

Partoprenu en la video de TEJO por la Zamenhofa Tago 2020!

La jaro 2020 estis malfacila por multaj homoj tra la mondo kaj ni volas festi la Zamenhofan Tagon kun speciala ĝojo kaj optimismo.

Temo de la video: “Mi esperas…” 

Per nia video, ni volas doni al la mondo mesaĝon de espero, en Esperanto!

Kion vi esperas, por vi, por aliaj homoj, kaj por la mondo? Faru videon kaj rakontu al ni! 

Krom tio, se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri kie vi troviĝas, kiel vi pasigas la tempon kaj kiel vi festos la Zamenhofan tagon.

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo. 

Kiel kontribui?

1- Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo “Mi esperas…”. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.
2- Transskribu kion vi diris kaj traduku ĝin al via nacia lingvo/via denaska lingvo. (ni uzos tion por fari subtekstojn)
3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer
Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 5-a de decembro 2020.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze! Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Fica a saber como são processados os dados dos comentários.