Home > Aktualaĵoj > TEJO serĉas spertulojn pri pluraneco kaj klimata agado

Ĉu vi estas TEJO-anoj kaj spertas pri klimato, homaj rajtoj, junulara agado aŭ intersekcieco/pluraneco/kontraŭbatalo de diskriminacio? Ĉu vi ŝatus kunhavigi vian sperton kun aliaj gejunuloj?

TEJO bezonas vin!

TEJO nuntempe pretigas 2 projektojn por junulara edukado kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) por bunta publiko, duone esperantista kaj neesperantista. Ambaŭ ili okazos marte 2021 aŭ poste (depende de la pandemiaj limigoj) kaj bezonos trejnistojn. Bonvolu atente legi sube kaj se vi opinias, ke vi povos pozitive kontribui, skribu al spyros@tejo.org

Ĝeneralaj kondiĉoj

Niaj trejnistoj estu:

  • Kapablaj gvidi plurtagan trejnadon en la angla;
  • Liberaj tuttempe dum la tagoj de la projektoj (vidu la priskribojn sube);
  • Loĝantoj de membro-ŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Respektemaj kaj instruemaj;
  • Spertaj pri la temoj de la trejnadoj (vidu la priskribojn sube), kapablaj pruvi sian sperton kaj disponeblaj por kontribui al trejnprogramo, ankaŭ antaŭ la sesioj.

Avantaĝoj

  • Vojaĝon, loĝadon kaj manĝojn financitaj de la Konsilio de Eŭropo;
  • Okazo ekkoni novajn homojn, lerni kaj diskonigi siajn spertojn!

Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco

Laŭplane, tiu studsesio devos okazi en la Eŭropa Junulara Centro de Strasburgo (Francio) de la 22-a ĝis la 26-a de marto 2021 por 30 partoprenantoj.
La trejnado celas spertigi la partoprenantojn pri naturmedia daŭrigpoveco kaj homaj rajtoj kaj kapabligi la trejnotojn pledi por klimata justeco kaj daŭripova estonteco.

La precipaj celoj estas la jenaj:

  • Levi konscion pri interkonekto inter naturmedia protektado, daŭrigebleco kaj homaj rajtoj;
  • Interŝanĝi scion, opiniojn kaj bonajn praktikojn por lernado de la partoprenantoj;
  • Indonduki la partoprenantojn pri homrajta edukado kaj homrajta-bazita alira aliro al nespertaj junuloj;
  • Trejni sufiĉe ne-antaŭspertajn gejunulojn kiujn emas pli aktive pledi en sia socio;
  • Havigi al partoprenantoj rimedojn, scion kaj kompetencojn por instigi ŝanĝon en sia socio kaj pledi ilian estontecon rilate al klimato kaj homaj rajtoj.

La programo estas planita tiele (finpretigota de la organiza teamo):

  • Tago 1: Interkonatiĝo
  • Tago 2: Enkonduko al la Konsilio de Eŭropo kaj homaj rajtoj
  • Tago 3: Klimata krizo kaj naturprotektado
  • Tago 4: La rolo de lingvaĵo, komunikado kaj junularo
  • Tago 5: Solvo-planado kaj apliko de la scio postsesie

Diversaj sed Egalaj: Eduki Gejunulojn pri Pluraneco

Tiu sesio okazos de la 17a ĝis la 21a de marto 2021 en Bratislavo (Slovakio) kaj estas partneriĝo inter TEJO kaj la Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ). Ĝi trejnos 20 partoprenantojn kaj petos malgrandan kotizon po 50 eŭroj por partoprenanto.

La trejnado estas celita al jam aktivaj trejnistoj pri junulara neformala edukado kaj strebos konsciigi ilin pri intersekciismo kiel ilo kontraŭ disversspecaj diskriminacioj en ilia laboro. Estos percipe konsiderataj diskriminacioj kontraŭ vundeblaj grupoj kiel junulinoj, GLATanoj, handikapuloj, rifuĝintoj, romoj kaj aliaj minoritanoj.

La precipaj celoj estas la jenaj:

  • Enkonduki la trejnistojn al la pluraneca teorio kaj la homrajta aliro rilate al ilia edukada laboro por batali kontraŭ diskriminacioj.
  • Havigi al la trejnistoj la necesajn kompetencojn por edukade apliki la scion kiun ili akiris dumsesie.

Aldone, ni celas la jenajn liverojn:

  • Manlibro por neformalaj edukadaj trejnistoj pri pluraneca aliro por junulara edukado.
  • Serio de mallongaj videoj per kiuj la partoprenantoj klarigos la ĉefajn konkludojn de la trejnado.

Se vi pretas kunlabori aŭ havas demandojn, nepre kontaktu nin per spyros@tejo.org.

KOVIM-19: Konsiderante la pandemion de KOVIM-19, la studsesio ankaŭ povos esti tuŝita. Ĝi okazos prefere fizike, sed KOVIM-19-evoluoj povus tuŝi ĉi tion kaj havi la eventon parte aŭ plene interrete. Ankaŭ la datoj povus iomete ŝanĝiĝi, depende de la pandemio. En la okazo ke ĝi fizike okazos, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj prenos ĉiujn necesajn sekurecajn mezurojn: vizaĝaj maskoj, manaj higieno kaj malinfektado, prefere havu subĉielajn kunsidojn (se la vetero helpas). Ĉiuokaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi depende de kiel la pandemio disvolviĝos en la sekva periodo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Fica a saber como são processados os dados dos comentários.