Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan TEJO-volontulon Cyril

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Cyril!

  • Rakontu iom pri vi mem! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?

Mi estas diskreta senaĝa homo kun duobla vivo: normala franca civitano dum la tago, sekrete esperantisto dum la nokto. 

  • Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?

Mi ŝatas kanti, aktori, lerni lingvojn (ne, ĉu vere?), ludi basgitaron kaj drumon. Mi elektis miajn muzikilojn por esti certa fari laŭtegan bruon.  

  • Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?

Dum la muzikalo “Petveturaj Aventuroj” mi aŭdis ke dum volontulado povas esti repagitaj vojaĝumoj…

  • Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?

Mi klopodos trovi taŭgan solvon por atingi finan venkon post du monatoj maksimume. Mi ankaŭ planas zorgi pri purigado kaj rubujo.

  • Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?

Mi ŝatus lerni kiel verki vikipediajn paĝojn, kiel krei frenezajn projektojn (muzikaloj, ktp.), do poste mi povus verki vikipedian paĝon pri nova freneza esperanta projekto.

  • Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aû ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj! 

Mi jam havis okazon partopreni muzikalon en Esperanto kiel basgitaristo lastan someron. Bedaŭrinde oni ne povas longtempe volontuli kiel muzikisto…

  • Ĉu vi estas lernanta Esperanton?

Jes, kvankam mi komencis lerni Esperanton jam antaŭ kvin jaroj, mi nur kontentos pri mia esperanta nivelo kiam oni demandos al mi ĉu mi estas denaskulo.

  • Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto?

Elekti Esperanton por lerni fremdlingvon ĉiam estas bona ideo: oni ne bezonas multe klopodi por havi sufiĉan nivelon por paroli kun homoj – homoj el la tuta mondo!

  • Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO­-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…? 

Mi estas ĉi-tie nur ekde unu tago, sed Roterdamo ŝajnas urbo kun grandegaj homoj kaj malbona vetero. 

  • Ĉu vi havas vivdevizon?

Vivu tiel, ke vi povas venki konkurson de anekdotoj!

Cyril estas volontulo ĝis Novembro 2024 danke al la subteno de la programo Eŭropa Solidara Korpuso por la periodo 2023-2024.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Fica a saber como são processados os dados dos comentários.