Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 408, 2015-06-17

1. Serĉata: Redaktoro de TEJO-aktuale
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de la volontula redaktoro de TEJO-aktuale. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La redaktoro estas parto de la komisiono pri informado kaj informas pri novaĵoj de TEJO kaj aliaj temoj, kiuj rilatas al Esperanto kaj la junulara movado. Kiel redaktoro vi povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj.
La redaktado okazas per interreto (retpoŝte, Google-dokumentoj, reta dissendosistemo, WordPress).
La redaktoro devas preti labori ekde aŭgusto 2015 aŭ pli frue (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 1-a de julio 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena.
Se vi havas aldonajn demandojn pri la tasko, ne hezitu kontakti nin ĉe informado ĉe tejo.org.
Se vi trovas la eblon interesa, se vi ŝatus kunagadi por TEJO kaj redakti TEJO-aktuale, skribu al informado ĉe tejo.org! La limdato estas la 1-a de julio je la 23-a horo laŭ la Roterdama tempo.
Legu pliajn detalojn: https://tejo.org/2015/05/sercata-redaktoro-de-tejo-aktuale/

2. Helpo – se vi ŝatus krei Fakan Sekcion de TEJO
Ĉu vi jam pensis kiom bone estus vidigi vian fakon kaj tiel trovi pli da samideanoj? Mi jam plurfoje aŭdis pri BIERo, pri trajnŝatantoj, pri sciencemuloj, pri lingvemuloj kaj mi eble ne listigu ĉiujn. 😉
Danke al la laboro de Paweł Fischer-Kotowski kaj la Estraro de TEJO, jen eta helpilo por krei regularon: https://docs.google.com/document/d/1UrHK6sXDZP929wmdB026mDdvNTyCCSJvYjro_u5twsk/edit
Se vi havas ideon, demandon pri fakaj sekcioj aŭ kiel krei ilin, skribu al sfa ĉe tejo.org!

3. La Verdaj Skoltoj ESTAS…
En novembro 2012 komenciĝis nova maniero esperantumi: la Verdaj Skoltoj.
Ni estas adoleskuloj de 11 ĝis 17 jaroj. Ni kunvenas dum multaj semajnfinoj kaj somere dum unu tuta semajno.
Kiel ĉiuj skoltoj tra la mondo, ni ludas, fajre kuiras, kantas, amuziĝas, vivas en la naturo kaj travivas aventurojn!
Ĉar ni estas internacia grupo, Esperanto estas nia sola komuna lingvo.
Ni havos budon dum LaSemo (muzikfestivalo) kaj dum la Movada Foiro (UK). Kaj ni kunorganizas Internacian Infanan Kongreseton. Pli da informoj kaj nian kalendaron vi trovos en nia retejo: https://verdajskoltoj.wordpress.com/bonvenon-eo/

4. Partoprenu en la Esperanto-teamo ĉe Roskilde-Festivalo! Ni ankoraŭ havas lokon!
Roskilde-Festivalo estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo.
En la festivalo ĉiujare partoprenas ĉirkaŭ cent mi homoj kaj aldone ĉirkaŭ 200 muzikgrupoj koncertas, inkluzive de tre famaj; vi povas trovi la liston de muzikgrupoj ĉi tie: http://www.roskilde-festival.dk/music/2015
Kion ni faras en la festivalo?
Ni ĉiuj havas deĵorojn 4-foje po 8 horoj kontraŭ la bileto por la festivalo. La manĝo estas inkluzivita senpage. Por pli da informoj bonvolu veni al nia blogo http://roskildefestivalo.dk/. Sekvu ankaŭ nian ĉe Facebook: https://www.facebook.com/pages/Roskilde-Festivalo/803493373033326?fref=ts
La datoj: de la 27-a de junio ĝis la 4-a de julio 2015.
Kontaktu nin ĉe roskildefestivalo ĉe gmail.com

5. Partoprenu en la enketo pri Lernu.net kaj Esperanto por magistra esploro de Yevgeniya (Ĵenja) Amis
Yevgeniya (Ĵenja) Amis estas studento de la Universitato de Kebekio en Montrealo. La demandaro estas tute anonima kaj ĝi helpos en la disvolvado de Lernu.net. Vi povas respondi en Esperanto, angla, franca, hispana, portugala aŭ rusa. Dankon pro via partopreno!
Esperante: http://bit.do/lernu-eo
Ruse: http://bit.do/lernu-ru
Angle: http://bit.do/lernu-en
Hispane: http://bit.do/lernu-es
France: http://bit.do/lernu-fr
Portugale: http://bit.do/lernu-pt

6. Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015
Esperanto Hamburg festas sian 111-an datrevenon kaj pro tio okazigos la unuan Hamburgan Esperanto-kantokonkurson. Je la 2-a de oktobro 2015 vi havos la ŝancon prezenti al entuziasma publiko tri esperantlingvajn kantojn. Kaj vi certe gajnos: novajn spertojn, novajn amikojn kaj premion inter 111 kaj 333 eŭroj. Ĉu vi estas kantisto kaj emas partopreni? Ni tre ĝojas! Legu kion vi devas fari: http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/
Ni antaŭĝojas pri viaj kontribuaĵoj! La membroj de Esperanto Hamburg.

7. Pliaj detaloj pri la karavanoj
Rigardu http://alesk.eu/karavano/ aŭ vian parton sube por pliaj informoj:
– Karavano de Strasburgo al SES: https://www.facebook.com/events/1457465241233384/
– Karavano de SES al Berlino: https://www.facebook.com/events/1004854252859366/
– Karavano de Berlino al UK: https://www.facebook.com/events/1590286327892320/
– Trajnkaravano de UK al IJK: https://www.facebook.com/events/1586425118297819/
– Karavano de UK al IJK: https://www.facebook.com/events/1640324856237955/

8. [EDU]-Novaĵoj: Resumraporto pri la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto
Jene ni diskonigas al vi la resuman raporton de la prezidanto de ILEI pri la ĵus finiĝinta Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, kiun ankaŭ la redaktoro de http://edukado.net/ partoprenis kaj al kiu ŝi mem per du prelegoj partoprenis. La nuna listo indikas plurajn ligilojn al radio- kaj televidintervjuoj, fotokolektoj, sondosieroj kaj filmregistraĵoj pri la kolokvo. Pli detalan propran raporton ni aperigos tre baldaŭ. Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=545

9. Diskonigu viajn projektoj kaj alvokojn!
Mi opinias ke la alvokoj/projektoj meritas pli grandan videblecon kaj ŝatus atentigi vin pri http://maklerejo.de/, kiu estas projekto de Frank Merla. Pliaj detaloj pri li estas legeblaj en vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla). Antaŭ kvin jaroj li inventis per-ejon por unuopaj esperantistoj kiuj serĉas legantojn, helpon pri konkretaj aferoj kaj tiel plu. La plej multaj retejoj de esperantistoj ekzistas en la kredo ke iuj trovos kaj legos la retejon. Mia impreso estas ke tiu sinteno havas malmultan efikon. Pli bone estas laŭ mi koncentriĝi je kvalifikoj kiuj komune efiku pli ol la sumo de ĝiaj eroj. Se vi deziras konigadon de via alvoko/projekto, skribu al info ĉe maklerejo.de. Por akiri SENPAGAN anoncon en maklerejo vi ne bezonas malfermi konton, simple uzu retan formularon aŭ serĉu en la maklerejo lokon kie eblas indiki vian deziron. Ĉu vi deziras SENPAGAN anonceton pri via alvoko/projekto? Se jes, mi rekomendas difini vian anoncon tiel, ke unuopulo povu plenumi vian deziron. Legantoj de la maklerejo komprenu, ke temas pri instigoj al kunfarado. Sincere via, Herman Deceuninck.

10. Venontaj renkontiĝoj
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio 2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
TRE-EGE, Hattingen, Ruhr-Regiono, Germanio, la 27-an de junio ekde la 11-a horo, bonvolu anonci vin skribe (petra.dueckershoff ĉe esperanto.de) aŭ telefone (+49-151 14438074).
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio), http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, http://www.esperanto.de/kiso
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta