Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 418, 2015-11-23

Estu reprezentanto de TEJO en la Eŭropa Parlamento en EYE 2016  

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 7000 junuloj el la tuta kontinento kaj pens-manieroj? EYE 2016 estas la perfekta evento por vi!

Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos 20-22 en Strasburgo, Francio.

EYE estas okazaĵo por 7000 eŭropaj junuloj, kiuj prezentas diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, kiel TEJO ni petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Tion ni faros per diversaj agadoj kaj per nia partopreno en la komunaj programeroj. TEJO estas partnero de YO!Fest, la junulara politika festivalo kiu okazos tiukadre, ni tie povos okazigi kursojn, diskut-rondojn kaj diversajn programeroj.

Kiel akceptita kandidato, vi ricevos:

  • Repagon de la ir- kaj reven-vojaĝkostoj al Strasburgo
  • Tranokton ĉe esperantistoj en proksimeco de la urbo
  • Eblon partopreni la organizadon de YO!Fest kune kun internacia teamo
  • Retan trejnadon de TEJO pri eksteraj rilatoj (deviga)
  • Plurajn materialojn por informiĝi pri temoj rilate al eŭropa junularo, junulara agado kaj politiko
  • Konsilojn kaj materialojn por plibonigi vian komunik-kapablojn, angle kaj Esperante

Jen la ecoj de la kandidatoj:

  • Esti pli ol 18-jaraĝa de la 20-a de majo kaj malpli ol 31-a ĝis la 25-a de majo (2016)
  • Esti sociema, tolerema, vojaĝe sendependa kaj malferma
  • Preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de YO!Fest
  • Loĝi en lando de Eŭropa Unio aŭ najbaroj
  • regi la anglan kaj Esperanton almenaŭ je B2 nivelo (aŭ plibonigi ilin ĝis tiu nivelo ĝis antaŭ la komenco de la evento)
  • povi partopreni la tutan eventon, de la 20a ĝis la 21a de majo (alveno ĵaŭde foriro dimanĉe)

Post la fino de la evento, ni petos al vi verki unupaĝan raporton pri la sperto, kiu ege helpos al venontaj partoprenantoj.

Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo? Se jes, sendu mallongan motiv-retmesaĝon al <oficejo ĈE tejo.org> ĝis la 10-a de decembro de 2015.

Komuniku ankaŭ vian ĝisnunan agadon en Esperantujo, kiujn lingvojn vi scipovas, kie vi loĝas kaj kiu(j) estas via(j) nacieco(j). Kunsendu viv-resumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin. Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonas.

La Estraro de TEJO kunsidis kaj laboris tra kvar tagoj

De la 5-a ĝis la 8-a de novembro la nova kvinkapa Estraro de TEJO unuafoje post la IJK en Wiesbaden kunvenis kvar tagojn en Roterdamo, kun la ĉeesto de ĉiuj estraranoj, fakulo pri subvencioj, observanto de UEA, la estonta kaj la nuna Ĝeneralaj Direktoroj, pritraktis vastan gamon de tagorderoj, el kiuj elstaras prepara diskuto pri la realigo de IJK en Afriko, debatoj pri membrovarbado kaj subvencipetado, kaj reta “malferma horo”, dum kiu la estraranoj pretis en pluraj sociaj retoj akcepti demandojn de interesatoj.

Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota

Post dusemajna laborado finiĝis en la asocia sidejo en Parizo la 38-a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Esperantujo ĉi-jare aparte atentis pri la Ĝenerala Konferenco, ĉar staris sur la tagordo propono (subtenita de Germanio kaj Slovakio) envicigi la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter la 53 datrevenojn kun kiuj Unesko estos “asociita” en la periodo 2016-2017. La aprobo de ĉi-tiu propono signifas plian rekonon de Unesko al Zamenhof post la proklamo de Zamenhof kiel “unu el la plej grandaj personecoj de la homaro”.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 595 (2015-11-20).

Aperis nova numero de la revuo “Esperanto”

La novembra numero de la revuo Esperanto jam legeblas en la reto. La redaktoro de la revuo, Fabrício Valle, en la rubriko Malferme alvokas pripensi la rolon de la esperantistaro en la mondo. Paulo Lima, konata kiel eksa eldonisto kaj aŭtoro, en Dek demandoj klarigas sian skeptikan sintenon rilate la nuntempajn strategiojn de la Esperanto-movado. Krome, la numero plenas de artikoloj verkitaj de la prezidanto: Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kadre de artikolserio pri la Celaro 2030, verkis pri daŭripovo, dum Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO, klarigas la gravecon de eksteraj rilatoj por la organizo. La numeron vi povas elŝuti ĉe http://uea.org/l/?prenu=eo_nov15.

Propono de Civita Servo en la departamento Côtes d’Armor en Bretonio, Francio

La asocio Armor-Esperanto serĉas junan esperantiston por plenumi Civitan Servon, kies celo estas:

– varbadi, ĉefe inter junuloj, por la uzado de E-o kiel internacia komunikilo;

– helpi kunorganizi la 20-ajn internaciajn renkontiĝojn en Pluezek.

Kondiĉoj:

– aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj (26 jaroj minus 1 tago);

– agadi por la asocio po 24 horoj semajne;

– havi la ŝtatanecon de unu el la landoj de Eŭropa Unio (pro la franca leĝo);

– paroli Esperante minimume je la nivelo B2 laŭ KER;

La junulo ricevos ĉiumonate:

– stipendion de la franca ŝtato;

– monhelpon de la asocio.

La franca ŝtato zorgos pri la sansekureco.

Daŭro: 8 monatoj

Por pli da informoj vizitu http://armor-esperanto.fr/armor-esperanto-cherche-un-nouveau-benevole/

Aŭ skribu al armor.esperanto@yahoo.com

Limdato por kandidatiĝi: 5-a de januaro 2016

Volontulu ĉe E@I en Slovakio kadre de EVS!

Iĝu nova volontulo en esperanta organizo E@I kaj estu parto de la organiza teamo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto!

Ni serĉas 1 personon por volontuli ekde decembro 2015 (aŭ poste laŭ interkonsento)! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus kunlaboradi en internacia esperanta teamo dum ĉirkaŭ 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, http://nitra2016.sk/), nepre kontaktu nin!

Ni havas lokon por 2 novaj volontuloj (unu jam estas ĉe ni – Robert el Irlando) kadre de Eŭropa Volontula Servo financata de Eŭropa Unio.

Eluzu la unikan ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn kaj kunorganizu la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto!

La projekto kovros viajn kostojn de loĝado, manĝado, asekuro, vojaĝo al kaj de Slovakio kaj aldone vi ricevos ĉiu monate 95 EUR kiel poŝmonon.

En la oficejo de E@I laboras jam volontuloj de Rusio, Ukrainio kaj Irlando, krom tio en nia teamo estas franco, polino kaj slovakoj do internacia etoso kaj kialo por uzi Esperanton dum la tuta tago ne mankos!

Pli da detaloj troveblas en la artikolo en http://blogo.ikso.net/2015/10/farigxu-ecxei-volontulo-ekde-auxtuno/

Se vi havus demandojn aŭ volus kandidatiĝi, skribu al info@ikso.net.

Vikipedia traduka konkurso ruliĝas

Sub aŭspicio de UEA la tutan novembron okazas traduka konkurso en Vikipedio. Ĝi celas popularigi la novan helpilon “Enhav-Tradukado”, per kiu vi povas tute facile traduki alilingvajn artikolojn al Esperanto. Se la honoro de la venko en la konkurso ne sufiĉe motivas vin, vi certe estas allogata de la premioj, kiujn gajnos la venkintoj. Esperanto-Vikipedio, fondita la 6-an de novembro 2001 kiel la 11-a lingvoversio, estas libera reta enciklopedio.

Laŭ la anonco en Vikipedio.

4 junuloj elektitaj por partopreni al la “Komuna Seminario”

Danke al iniciato de la teamo pri subvencipetado de KAJ (Komisiono de Aziaj Junuloj) kaj KAEM (Komisiono de Azia Esperanto Movado), 4 junuloj el 3 landoj povos partopreni la 34-an Komunan Seminarion okazontan decembre en Koreio: S-ro Tran Tuan Nghia el Vjetnamjo, S-ro Zhao Wenqi (Venki) el Ĉinio, S-ino Zhu Xueli (Ĉielia) el Ĉinio kaj S-ro Warut Bunprasert el Tajlando. Komuna Seminario  estas junulara renkontiĝo, kiun kunlabore organizas la junularaj Esperanto-Asocioj de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio kaj kiu ĉiujare alterne okazas en unu el tiuj kvar landoj.

Laŭ vikipedia anonco.

Proksimiĝas la fino de “Montevideo 60”

Omaĝe al la sesdeka datreveno de la akcepto de la fama “Rezolucio de Montevideo” la Estraro de UEA decidis en la Bonaera UK festi ĉi tiun jubileon per aro da agadoj kaj iniciatoj sub la nomo “Montevideo 60” (sigle M60). Ĉi-kadre estis entreprenitaj diversspecaj klopodoj, interalie kongreso de Japana Esperanto-Instituto, multaj el kies programeroj estis dediĉitaj al M60, kaj atingo de Itala Esperanto-Federacio, kiu establante rilatojn kun la landa Unesko-komisiono akiris ĝian aŭspicion por kunveno pri la Montevidea Rezolucio en la Universitato en Parmo. Sub la gvido de Hector Tomás Díaz el Peruo nuntempe kreiĝas retejo pri M60, kiu celas resumi la iniciatojn kaj atingojn de tiu-ĉi jubilea jaro.

Laŭ komuniko de Barbara Pietrzak en la dissendolisto <landa-agado>.

Virtuala faka konferenco – en Esperanto

Imitindan manieron fake agadi elprovis la esperantistaj medicinistoj la 24-an de oktobro, estrate kaj instigate de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksikio, okazigante la unuan medicinan skajpan konferencon. Partoprenis ĝin entute naŭ gekolegoj el tri kontinentoj. En la tagordo de la kunsido staris sinprezentoj de la partoprenantoj kaj pluraj raportetoj, inter aliaj pri la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno kaj la Internacia Tago de Psika Sano. Laa partoprenantoj konsideras la kunsidon sukcesa. Ekhavinte entuziasmon pri la retaj rimedoj kunsidi, oni volas baldaŭ denove okazigi similan retkunvenon.

Laŭ la anonco en RET-info.

La Balta Ondo invitas al la literatura konkurso “Liro”

Ĉi-jare por la 18-a fojo la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al la literatura konkurso Liro, same kiel en la du antaŭaj jaroj akceptonte nur tradukaĵojn kiel kontribuoaĵojn. Estas proponotaj du tradukendaj verkoj: Lost on dress parade – anglalingva novelo de O. Henry kaj Bargamot i Garasjka – ruslingva novelo de Leonid Andrejev. Detalojn pri la konkurso vi trovas en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/11/liro2015/.

Esperantujo pretiĝas por la Zamenhof-Tago 2015

Omaĝe al la datreveno de L.L. Zamenhof esperantistoj el la tuta mondo la 15-an de decembro festas la Zamenhof-Tagon. Lastatempe populariĝis la kutimo dediĉi ĉi tiun tagon al la Esperanta literaturo, siatempe proponita de Julio Baghy. Tial en multaj Esperanto-kluboj oni festas Esperanto-Librotagon, kiu instigu la esperantistojn ekkonscii pri la graveco de literaturo por la movado. Tiucelekreiĝis multlingvaj afiŝoj disponeblaj ĉe http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago. Bonvenas korektoj de eventualaj lingvaj erar(et)oj. Vaste utiligu la afiŝojn kaj bone festu!

Venontaj renkontiĝoj

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Poludnica 2016 – en Záva ná Poruba, Slovakio. Poludnica 2016, 6-a ĝis la 10-a de januaro 2016 – renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Kadre de la renkontiĝo okazos 18. AMo-seminario. Inf.: Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

7-a NOVA – Novjara Aranĝo – en Presidente Figueiredo kaj Manaus, Brazilo, 15-a ĝis 20-a de januaro 2016. Inf.: Brazila Esperantista Junulara Organizo – BEJO bejoesperanto@gmail.com

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.:

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.or

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al jan.kozek@icloud.com.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj