Home > Aliaj > Serĉata komisiito pri Scienca kaj Faka Agado

Por prizorgi la bezonojn de la junaj Esperanto-parolantoj aktivaj en la scienca kaj faka mondo TEJO serĉas respondeculon pri la komisiono pri Scienca kaj Faka Agado.

La agado de la komisiono dependas de la iniciatoj de la respondeculo kaj de la jenaj bazaj orientigoj:

  • kunigi junajn Esperantajn sciencistojn,
  • organizi prelegsesiojn dum eventoj pri sciencaj kaj fakaj temoj,
  • verk(ig)i artikolojn por Scienca Revuo kaj Kontakto,
  • kolekti informojn pri aliaj Esperantaj sciencaj kaj fakaj organizaĵoj kaj laŭeble kunlabori kun ili.

Konkretaj ideoj de projektoj kiujn oni realigis en la pasinteco estas gvidlinioj pri kiel verki sciencajn artikolojn kaj modelo de statuto por fakaj organizoj. Vi povas vidi pli en nia grupkomunikilo (nur aliĝintoj rajtas vidi la enhavon).

Se vi deziras kunlabori en ĉi tiu grava kampo por la Esperanto-movado, kandidatiĝu ĝis la 22-a de aprilo kiel komisiito pri SFA (Scienca kaj Faka Agado)! Vi povas sendi al ni mesaĝon al faka.agado[ĉe]tejo.org rakontante al ni kial vi ŝatus iĝi la komisiito. Vi ankaŭ povas kontakti por fari al ni demandojn.

 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.