Home > > Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere

Post longa laboro, ĉiuj malnovaj numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde nun estas libere alireblaj en la reto!

Oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj, ekde 1963, kaj en tiuj miloj da paĝoj oni povas vidi kiel la mondo – kaj la Esperanto-movado – ŝanĝiĝis dum la jardekoj.

Malkovru la arkivon de TEJO:
Malnovaj numeroj de la revuo Kontakto
Arkivo de TEJO Tutmonde

En la nova epizodo de Enmovade, la TEJO-estrarano Tyron Surmon rakontas pri la projekto, kiel ĝi ekokazis, kaj kial ni decidis fari ĝin. Aldone, la TEJO-volontulo Wojciech Oreszczuk montras kiel funkciis la laboro de la skanado en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon!
Membriĝu en TEJO aŭ iĝu patrono

One Comment, RSS

  • Joshua Jayrous

    says on:
    2022-06-01 at 15:41

    Mia nomo estas Joshua Jayrous
    Mi studas pri komputilo engeniero.mia patro ankaxu estas esperantisto.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.