Home > Intervjuoj > Valentin, la nova TEJO-volontulo

Ekkonu la novan volontulon de TEJO, Valentin Ceretto Bergerat!

El kiu lando vi estas?
Mi estas franca. Pli precize, mi venas de Loreno, nord-orienta Francio.

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Por ĉefe 2 kialoj: havi pli da sperto, unuflanke esperanta, aliflanke profesia. Ankaŭ ŝajnis al mi precipe interese labori en la koro de la Esperanto-movado. Krome, Nederlando mem ŝajnis al mi interesa lando, interalie pro tio ke mi jam havas bazan scipovon de ĝia lingvo.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
Ĝis nun la alia volontulo kaj mi havas kelkajn administradajn taskojn, kiel zorgi pri retpoŝto aŭ ordigado, sed baldaŭ ni estos pli okupitaj.

Kion vi ŝatus lerni kaj sperti dum via volontulado?
Ĉefe mi ŝatus spertiĝi pri projektoj kaj eksteraj rilatoj pro tio, ke estas parto de mia estinta studado kaj profesiaj celoj. Krome, mi ŝatus ekkoni pli pri Esperantujo ĝenerale kaj neregistaraj organizoj.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
Ĉe universitato mi studis lingvojn (la anglan kaj la rusan), internaciajn rilatojn kaj kunlaboradon. Miajn studadojn mi finis pli-malpli jaron antaŭe, post staĝo en diplomatio. Dum kelkaj monatoj mi prenis iom da tempo por mi, vojaĝis kaj ekserĉis laboron… kiam la kronvirusa pandemio komenciĝis. Tio kompreneble ne helpis. Espereble volontuli ĉe TEJO ankaŭ ebligos min ekhavi pli da profesia sperto por venontaj laboroj!

Ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, kiuj? 
Sufiĉe malmulte. Esperanton mi eklernis 6 aŭ 7 jaroj antaŭe sed ĝis nun partoprenis tre malmulte da Esperanto-eventojn, kvankam mi partoprenis sufiĉe multe da poliglotajn aranĝojn, kie esperanto estas ofta. Krom tio, mi foje legis librojn kaj artikolojn en Esperanto, aŭskultis muzikon aŭ renkontis esperantistojn vojaĝante, ekzemple en Rusio aŭ Japanio. Sed mi jam delonge emis pli aktiviĝi en Esperantujo, por tio volontuli en Roterdamo ŝajnis al mi evidente.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Jen ampleksa demando! Mi dirus, ke ĝenerale esperantisto estas iel aktiva uzanto de Esperanto. En mia kazo signifas, ke Esperanto kaj sia kulturo estas parto de mia vivo kaj mi zorgas pri ĝia disvastiĝo kaj kresko.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.