[:eo]
TEJO serĉas novan subvencipetiston.
Kontrakto: minimume 20, maksimume 40 horojn semajne por unu jaro kun ebleco de plilongigo.
Salajro: inter 550€ kaj 1650€ por plentempa kontrakto, depende de la lando kaj spertoj de la kandidato.
Loko: distance/hejme.
Komenco: 1-an de Septembro 2021
Laborpriskribo:
- Petado de subvencioj, interalie tra Erasmus+ (projektoj kaj administra subvencio), Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – https://europa.eu/youth/solidarity_en), Konsilio de Eŭropo, kaj Eŭropa Junulara Fonduso (projektoj kaj administra subvencio);
- Esplorado de aliaj subvencifontoj kaj subvencikadroj;
- Raportado pri la subvencioj al la agentejoj;
- Helpo en kunordigado de projektoj por TEJO, ĉefe de la administra vidpunkto;
- Helpo en administrado rilata al TEJO-volontuloj;
- Partopreno en eventoj pri financado por neprofitcelaj organizoj;
- Aldonaj taskoj rilataj al financoj, inkluzive de la kreado de buĝeto, amasfinancaj/monakiraj kampanjoj, kaj tiel plu;
- Ebleco plenumi taskojn en aliaj fakoj, ekzemple en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, depende de la inklinoj, preferoj kaj kapabloj de la kandidato.
Kondiĉoj:
- Intereson pri la fako financoj kaj administrado;
- Kapablon profesie uzi la anglan lingvon kaj verki altnivelajn tekstojn;
- Konon de Esperanto aŭ emo kaj kapablo rapide lerni ĝin;
- Kapablon lerte uzi komputilon por plenumi la koncernajn taskojn;
- Kapablon lerte labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
- Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
- Kapablon kunlabori kaj komuniki en internacia teamo en malsimilaj horzonoj;
- Preti por bona kunlaboro kun la estraro kaj la stabo de TEJO;
- La kandidato devas pruvi laborpermeson/loĝlokon en Eŭropa Unio.
Ideala kandidato havus:
- Konon pri kaj sukceson en monakirado el privataj fondaĵoj;
- Konon pri kaj sukceson en monakirado el publikaj fondaĵoj;
- Sukcesan sperton en la organizado de monakiraj kampanjoj.
Se vi interesiĝas, sendu vivresumon kaj motiviĝleteron al oficejo@tejo.org ĝis Ĵaŭdo, la 29-a de Julio (23:59 MEST). Elektitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuoj kun TEJO teamo. La malferma alvoko estos fermota kiam ni plenigos la postenon.
TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.
[:en]
Call for Applications for a New Grants Officer
The World Esperanto Youth Organisation (www.tejo.org/) is looking for a new Grants Officer.
Contract: 20 to 40 hours per week for one year with a possibility of renewal.
Salary: between 550€ and 1650€ for a full-time contract depending on the country and experience of the candidate.
Place: Remotely/Work from home
Start: 1 September 2021
Job description:
- Application for grants through Erasmus + (projects and operating grants), European Solidarity Corps (ESC, https://europa.eu/youth/solidarity_en), Council of Europe and European Youth Foundation (projects and administrative grants);
- Research on other grant opportunities and grant frameworks;
- Reporting on grants to agencies;
- Assistance with coordinating projects for TEJO, mainly from the administrative point of view;
- Assistance with administration related to TEJO volunteers;
- Participation in fundraising events for NGOs;
- Additional finance-related tasks, including budgeting, crowdfunding/fundraising campaigns, etc;
- Possibility to perform tasks in other departments of TEJO: for example, in the Committee on External Relations, depending on the preferences and abilities of the candidate.
Requirements:
- Interest in the area of finance and administration;
- Ability to use English professionally and write advanced texts;
- Knowledge of Esperanto or the desire and ability to learn it quickly;
- Competence in the use of a computer to perform the tasks in question;
- Ability to work without close supervision;
- Willingness to fulfil the decisions of the decision-making bodies of the organization;
- Ability to work and communicate with an international team across different time zones;
- Ability to cooperate well with the executive board and staff of TEJO;
- The candidate must prove that they are permitted to work/reside in the European Union.
An ideal candidate would have:
- Knowledge and successful experience in fundraising from private foundations;
- Knowledge and successful experience in fundraising from public funds;
- Successful experience in organizing crowdfunding campaigns.
If you are interested, send a résumé and a motivation letter by Thursday, July 29 (23:59 CEST) to oficejo@tejo.org. Selected candidates will be invited for an interview with the TEJO team.
TEJO is an equal opportunity employer that does not discriminate on the basis of race, skin colour, religion, sex, gender, sexuality, ethnicity, age, disability, and genetic data.
Pingback: TEJO dungas subvencipetiston - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto