Home > Proponoj aktivi > Vojaĝu al la 10-a TAKE!

TEJO parte financos la partoprenon de du nebrazilaj amerikaj junuloj en la 10-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Fortaleza, en Brazilo, de la 2-a ĝis la 5-a de Novembro!

TEJO repagos 80 % de la vojaĝkostoj de la du premiitoj (ĝis la maksimuma limo de 500 €). Al tio, Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kunorganizanto de la kongreso, certe aldonos ankaŭ la aliĝkotizon, kaj eventuale iom pli da mono por kovri loĝkostojn aŭ la reston de la vojaĝkostoj.

La premiitoj estos petataj volontuli dum la kongreso (ne pli ol 10 horojn) kaj iel raporti pri sia sperto poste (ekzemple per prelego, artikolo, blogaĵo, videoblogaĵo ktp.).

Por aliĝi al la konkurso simple plenigu ĉi tiun formularon! Ĝi restos malfermita ĝis la 1-a de Oktobro.

Por pliaj informoj, ne hezitu kontakti nin.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.