Home > > La Kataluna Esperanto-Junularo aliĝas al la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC)

La 12-an de Novembro, la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC) aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al la CNJC kiel plenrajta membro. Per tiu ĉi aliĝo, KEJ integriĝas en la plej grava junulara organizaĵo en Katalunio.

Tio permesos al la Esperantista junularo de Katalunio esti en rilato kaj havi sinergiojn kun aliaj asocioj de la teritorio, kaj samtempe atingi unu el siaj fundamentaj celoj per la disvastigo de la internacia lingvo kaj esperantismo inter la landa junularo.

Gratulojn al KEJ pro tiu atingo kiu fine okazas post longaj klopodoj de diversaj membroj de la asocio, kaj sukceson por la estonteco!

TEJO fieras pri siaj landaj sekcioj, kaj ĉiam pretas helpi per subteno kaj akompanado de la Estraro, oficistoj, volontuloj… aŭ per ajna alia rimedo!

Eksciu pli…

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.