Home > Aktualaĵoj > Partoprenu seminarion en Italio pri multikultureco kaj migrado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”. Pere de la seminario, oni diskutos kaj lernos pri temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj.

Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:
  • Lerni pri sociaj temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj, estante konsciigita kaj trejnigita pri la historiaj kaj sociaj kuntekstoj, realecoj kaj problemoj en niaj socioj;
  • Kundividi ideojn kaj aŭskulti spertojn pri kiel agi kontraŭ diskriminacio, rasismo kaj lingvaj baroj el junagadeca vidpunkto;
  • Konektiĝi kun aktivuloj de aliaj landoj, komenci labori por antaŭenigi iniciatojn por kontribui en la defendo de Homaj Rajtoj de migrantoj, refuĝintoj kaj azilpetantoj.

Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Tiu, kiu volas kandidatiĝi…
  • Estas entuziasma junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (trovu la liston ĉi tie);
  • Kapablas korekte komuniki en Esperanto;
  • Estas membro de TEJO (aŭ planas membriĝi baldaŭ);
  • Povas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Pretas dormi en 4-lita ĉambro;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Interesiĝas pri konsciigi kaj lernigi pri temoj koncerne al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj;
  • Aktivemas pri junulara agado.

La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado, manĝado, kaj la kotizo de la Internacia Junulara Festivalo (aranĝo kie estos enkadrigata la internacia seminario) estos kovritaj de la seminario. Aldone, TEJO repagos ĝis 200 eŭrojn por vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La seminario okazos de merkredo, la 27-an de Marto (alventago), ĝis mardo, la 2-an de Aprilo (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 28-a de Marto 2024 ĝis la 1-a de Aprilo 2024. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Serrada di Folgaria, Italio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ vendredo, la 4-an de Februaro 2024. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti David je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

8 Comments, RSS

  • Ainara González

    says on:
    2024-01-23 at 19:16

    Saluton, mi estas Ainara, mi estas 16-jara. Mi studas Esperanton en Almenara Instituto kun Profesoro Fabian.
    Mi tre ŝatus povi fari ĉi tiun vojaĝon por pli bone ekkoni Esperanton kaj renkonti homojn el aliaj landoj, kiuj ankaŭ parolas ĝin.

  • Diana Alexandra Paraschiv

    says on:
    2024-01-23 at 20:50

    Kiel knabino el Rumanio kiu loĝas en Hispanio la interkultura komunikado, la migrado kaj la rifuĝintoj estas aferoj pri kiuj mi multe interesiĝas kaj mi ŝatus lerni pli.

  • Osama Belkhatir Mimouni

    says on:
    2024-01-23 at 21:00

    Mia familio venas el Maroko kaj mi kreskis inter du kulturoj, mi sentas ke Esperanto povas esti tre utila kiel pontolingvo kaj mi ŝatus lerni pli

  • Yousef Hamdi El Farouki

    says on:
    2024-01-23 at 21:57

    Mi ŝatus pli lerni Esperanton kaj renkonti novajn homojn el multaj partoj de la mondo kaj diversaj kulturoj.

  • Helena Barrientos Mercado

    says on:
    2024-01-23 at 22:11

    Saluton, mi estas 17-jara kaj mi estas Esperanto- studento. Mi šatus praktiki mian Esperanton kaj renkonti aliajn landojn aŭ homojn, kiuj parolas ĝin kaj povi pliigi mian scion pri Esperanto

  • NIHEREWENIMANA Richard

    says on:
    2024-01-26 at 21:34

    Mi volas partopreni en ĝi ĉar mi tre amas esperanton kaj mi ne piediras en Eŭropo

  • Melanie Bolivar

    says on:
    2024-02-03 at 22:23

    Saluton, mi estas Esperanto-studento kaj mi ŝatus koni aliajn landojn kaj aliajn homojn, kiuj parolas Esperanton.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.