Home > Anoncoj > TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj

Post longa klopodado, TEJO ricevis Specialan Konsultan Statuson ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) pere de kiuj ne-registaraj organizoj (NRO-j) estas reprezentitaj ĉe UN-instancoj.

Ĝis nun TEJO kaj junaj esperantistoj povis atingi Unuiĝintajn Naciojn (UN) nur pere de UEA, kiu ankaŭ ricevis la konsultan statuson en 1998. TEJO nun estas ankaŭ reprezentita memstare kaj kune kun UEA reprezentas Esperanton kaj la esperantistaron. Konkrete, tio faciligos la aliron de TEJO al UN-eventoj kaj kunsidoj kie NRO-j estas invitataj, kaj tie defendi la poziciojn de TEJO.

Ni nuntempe strebas strukturi nian agadon ĉe UN, varbante kaj trejnante novajn aktivulojn por agadi ene de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER), partnere kun UEA.

3 Comments, RSS

  • Mirejo Grosjean

    says on:
    Friday Fridaypm 1-pm 01UTC October 2021 at 14:40

    Mi gratulas la gvidantojn de TEJO, kiuj faras ekzemplodonan laboron en la Movado kaj al la ekstera mondo. Bravo!!

  • Jacek Warda

    says on:
    Friday Fridaypm 1-pm 01UTC October 2021 at 16:25

    Mu gratulas ankau 😉

  • RIERA Gaston

    says on:
    Monday Mondayam 18-am 18UTC October 2021 at 08:53

    Saluton,
    Mi kredas ke tio estas bona démaršo. Plena, da espero.
    Ču ne ?)

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.