Home > > TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj

Post longa klopodado, TEJO ricevis Specialan Konsultan Statuson ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) pere de kiuj ne-registaraj organizoj (NRO-j) estas reprezentitaj ĉe UN-instancoj.

Ĝis nun TEJO kaj junaj esperantistoj povis atingi Unuiĝintajn Naciojn (UN) nur pere de UEA, kiu ankaŭ ricevis la konsultan statuson en 1998. TEJO nun estas ankaŭ reprezentita memstare kaj kune kun UEA reprezentas Esperanton kaj la esperantistaron. Konkrete, tio faciligos la aliron de TEJO al UN-eventoj kaj kunsidoj kie NRO-j estas invitataj, kaj tie defendi la poziciojn de TEJO.

Ni nuntempe strebas strukturi nian agadon ĉe UN, varbante kaj trejnante novajn aktivulojn por agadi ene de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER), partnere kun UEA.

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.